Andreas Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1912 (1912-05-24)
en Mănărade
Morto 1-an de januaro 1948 (1948-01-01) (35-jaraĝa)
en Vorkuta
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Andreas SCHMIDT (naskiĝinta la 24-an de decembro 1912 en Mănărade, mortinta en printempo 1948 en Vorkuto) estis rumanuja politikisto nazia. Li apartenis al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el kamparana familio li frekventis lernejon en Mediaș kaj la gimnazion en Blaj kie li trapasis la abiturientan ekzamenon. Post malfinita studo de jurscienco ĉe la Universitato de Kluĵo li aliĝis en 1933 al la grupo de la agrikulturisto Richard Langer en Cincu kiu favoris la Germanan popolpartion en Rumaniio (DVR), branĉon radike nacieman ene de la germanlingvana politika sceno. En 1935 Schmidt estis en Berlino por nova studoprovo (nun pri agronomio) kiu ankaŭ fiaskis post du jaroj. Schmidt nun preferis karieri politike kio sukcesis danke al multaj altrangaj kontaktoj al anoj de NSDAP kaj SS. En vintro 1937 Schmidt ekfunkciulis en Sibiu kaj iĝis iel kontraŭulo de la ne tiom germanimania Fritz Fabritius. Post alia restado berlina Schmidt revenis al Sibiu en decembro 1939 en la funkcio de stabestro de Nationale Arbeitsfront (NAF). En 1940 Schmidt nomumitis fare de Berlino oficiala gvidanto de la germana etno sen iu elekto anstataŭigante Wolfram Bruckner. Li fifamiĝis i.a. per atakoj akregaj kontraŭ Hans Otto Roth.

Unue Schmidt, dum la regado de Ion Antonescu, organizis la estigon de la partio NSDAP de la germana etno en Rumanujo. Poste pli gravis necesoj militaj, ekz. la rekrutigo de germanlingvanoj por SS. Dum la ŝtatrenverso en Rumanio de 1944 Schmidt estas en Budapeŝto; kaŝe reirinte al Rumanujo li malsukcese provis organizi partizanan militeton kontraŭ la Ruĝa Armeo. Kiam li provis fuĝi norden li arestitis kaj transportitis al gulago en Vorkuto; tie li verŝajne per hako murditis.

Interesa estis la kariero de la antaŭe ene de la rumanujaj germanlingvanoj tute nekonata Schmidt kiu ŝuldiĝis ankaŭ al kontaktoj kun Heinrich Himmler mem. Li ja intencis kopii centprocente nacisocialismajn partistrukturojn germanajn en Transilvanio kio tie apenaŭ bonvenigitis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]