Angoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angoroj
filmo
Originala titolo Angoroj
Produktadlando Francio
Originala lingvo Esperanto
Kina aperdato 1964
Daŭro 1h00
Ĝenro Kriminala filmo
Reĝisoro(j) Jacques-Louis Mahé
Produktisto(j) Jacques-Louis Mahé
Scenaro Jacques-Louis Mahé
Laŭ la verko de Jacques-Louis Mahé
Filmita en Francio (Saint-Ouen)
Muziko de René Texier
Ĉefrolantoj Srdjan Flego, Marc Darnault, Jana Ravšelj-Flego
Produktinta firmao Jacques-Louis Mahé
IMDb
vdr
"Angoroj", filmado
Mahé en kameo de la filmo
La verkisto Raymond Schwartz preta por sia rolo kiel komisaro

Angoroj estas la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto.

Jacques-Louis Mahé, konata el la amikaro de Raymond Schwartz sub la pseŭdonimo Lorjak, jam antaŭ la Dua Mondmilito iniciatis propagandan Esperanto-filmon tamen mutan: Antaŭen!

Komence de la 1960aj Mahé, profesie foto- kaj kinofakulo, investis en la produktado de la unua fikcia filmo en la zamenhofa lingvo. Laŭ scenaro de Mahé mem, la geaktoroj de Internacia Arta Teatro (Srdjan Flego, Marc Darnault, Jana Ravšelj-Flego) prezentas krimrakonton, lokitan en la Pariza periferio de la etaj ŝtelistoj kaj trompistoj.

En la filmo ludis ankaŭ Raymond Schwartz (la komisaro), Gaston Waringhien (la komentisto) kaj pluraj el la tiama pariza medio, inkluzive de tre juna Michel Duc-Goninaz.

La produktado okazis en 1963/64, sed la merkato ne reagis favore. Mahé, kiu perdis grandan sumon, akuzis UEAn pri bojkoto. Kulmine de deprimiĝo, li detruis ĉiujn ekzemplerojn: restis nur du (aĉetitaj siatempe de Kastelo Grezijono kaj Brita Esperanto-Asocio) jam eluzitaj, kaj la originalo, kiun LF-koop savis en 1991, eldonante 61-minutan vidbendon.


Personaro


Eksteraj ligiloj