Michel Duc Goninaz
El Vikipedio
(Alidirektita el Michel Duc-Goninaz)
Michel DUC GONINAZ (naskiĝis la 6-an de septembro 1933 en Parizo) estas franca esperantisto. Li estis la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto aperinta en 2002.
En la 1950-aj jaroj Michel Duc Goninaz jam estis membro de TEJO. En 1956 li edziĝis al Arlette Lecourtois.[1]
Li fariĝis docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de Aikso Provenca (Francio). Li aŭtoris interalie esperantan-francan vortareton kun terminoj grupigitaj laŭ semantikaj familioj. Li verkis teatraĵeton "La Ŝtona Gasto" laŭ Puŝkin. Li tradukis la verkojn de La fremdulo de Albert Camus kaj Sonĝonovelo de Arthur Schnitzler. Duc Goninaz estas docento de AIS San-Marino kaj kunlaboranto de la magazino Monato.
[redaktu] Fontoj
- ↑ La Juna Vivo aprilo/majo/junio 1956, paĝo 37.

