Annibale Bergonzoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annibale Bergonzoli
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1884 (1884-11-01)
en Cannobio
Morto 31-an de julio 1973 (1973-07-31) (88-jaraĝa)
en Cannobio
Tombo Cannobio
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Annibale BERGONZOLI (Cannobio, 1-a de novembro 1884 - Cannobio, 31-a de julio 1973) estis itala militisto, kiu atingis gradon de generalo, elstara ĉefe pro sia agado dum la Dua Mondmilito kaj ĉefe en diversaj agoj de tipo imperiisma de la itala faŝismo, kiel sia interveno en la Hispana Enlanda Milito (kie li estris italan unuon, nome la 133a Kirasdivizio Littorio, apoge al la flanko de la insurekciaj puĉistoj, poste estrita Francisco Franco,) aŭ la invado de Etiopio.

Militkariero[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis en 1911 en la okupo de Libio kaj en la Unua Mondmilito. En 1935 li partoprenis en la invado de Etiopio, kiu rezultis en la fina aneksado de Etiopio al la Regno Italio; li pozitive distingiĝis speciale en la konkero de la etiopia urbo Negelli.

El 1936 al 1939 li estis destinita de Benito Mussolini al Hispanio, kie li formis parton de la Corpo di Truppe Volontarie,[1]​ apoge al la flanko de la generalo Francisco Franco kaj dum la Hispana Enlanda Milito kie Bergonzoli estris la 133an Kirasdivizion Littorio. Post la malvenko suferita de la itala truparo en la batalo de Guadalajara, li estis la nura itala generalo en Hispanio kiu ne estis anstataŭita de Benito Mussolini.[2] Li partoprenis en la konkero de Santandero dum la kampanjo de la nordo, kie li estis unu el la organizantoj de la nomita Pakto de Santoña, laŭ kiu la italoj akceptis kapitulacon de la milicanoj de la Popola Armeo de la Respubliko membroj de la Eŭska Naciisma Partio. Li partoprenis ankaŭ en la kampanjo kontraŭ Aragono kontraŭ la trupoj de la Popola Armeo de la Respubliko.

En 1940, dum la Dua Mondmilito li estis la ĉefkomandanto de la 23a Armekorpuso itala[3] kiam ili klopodis la invadon de Egipto. La 5an de februaro 1941, je la falo de la libia urbo Bardia en manoj britaj postcla malvenko suferita de la italoj en la batalo de Beda Fomm, li sukcesis eviti sian kapton, fuĝante kiel civilulo,​kaj li alvenis al Tobruk[4] post piedirado tradezerte de ĉirkaŭ 120 km. Tamen post du tagoj, nome la 7an de februaro, li​ estis kaptita de la brita armeo (pli precize de aŭstralianoj de la 6a Divizio), post la konkero de Tobruk, kaj li estis portita al Hindio kaj poste al Usono kiel militprizonulo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Biografías del bando nacional». www.guerracivil1936 (kastililingve). [1] Arkivigite je 2008-08-20 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 14an de februaro de 2018.
  2. «La partecipazione dell’Esercito Italiano alla Guerra di Spagna» (itale). 2007. Arkivita el la originalo en la 28a de septembro 2007. [2] Konsultita la 14an de februaro 2018.
  3. «Operación Compass. Orden de batalla de las fuerzas italianas». www.europa1939.com (hispane). Konsultita la 7an de aŭgusto 2007.
  4. «Seconda guerra mondiale - Cronologia» (itale). [3] Konsultita la 14an de februaro 2018.