Annie Ross

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Annie Ross (naskiĝis la 25-an de julio 1930 en Mitcham, Surrey, Anglujo) kiel Annabelle Short Lynch) estas brita ĵazkantistino kaj aktorino. Ŝi estas pli konata kiel membro de la kantotriopo Lambert, Hendricks & Ross.

Vivo

La gepatroj de Ross laboris en Anglujo kiel spektaklistoj kaj enigis jam dujaran Enion Ross en sian numeron [1]. En la aĝo de tri jaroj Ross iris kun sia patrino al sia onklino, brodveja aktorino Ella Logan en Usono, kie ŝi alkreskis en Los-Anĝeleso. Jam en la aĝo de 7 jaroj ŝi kantis Loch Lomond en la filmo Our Gang of Follies of 1938. En 1943 ŝi estis videbla en la filmkomedio Presenting Lily Mars kiel fratino de Judy Garland. Ekde 1947 ĉi estis ree en Britujo, kie ŝi refoje prezentis kun siaj gepatroj en Skotujo. En 1948 ŝi unuafoje kantiste prezentis en noktoklubejo Orchard Room je Londono. Hugh Martin kunirigis ŝin al Parizo, kie ŝi restis kaj verkis sian unuan sonregistraĵon, Le Vent Vert kun James Moody kaj pianisto Jacques Duval. Post tio ŝi iris al Novjorko, kie ŝi en 1952 verkis unuajn sonregistraĵojn por la diskeldonejo DeeGee de Dizzy Gillespie, kune kun Blossom Dearie, Milt Jackson, Kenny Clarke kaj Percy Heath. En 1952 ŝia kantversio de la saksofonsolaĵo de Wardell Gray pri "Twisted" (sonregistrado ĉe Prestige kun George Wallington kaj Art Blakey), kies tekston ŝi mem estis verkinta, fariĝis spektakla sukceso (kiun pli malfrue Joni Mitchell kaj Bette Midler volis ripeti per novinterpretaĵoj de la peco). En 1953 ŝi faris kun Lionel Hampton en Eŭropo koncertvojaĝon, kiu tamen estis tiel katastrofa, ke ŝi survoje malaliĝis, surdiskigis en Stokholmo kun Lars Gullin, verkis poste en Anglujo kun Jack Parnell, Ronnie Scott kaj Tony Crombie, antaŭ ol ŝi transloĝiĝis al Novjorko. En okcidenta Londono ŝi sukcesis per sia spektaklo Cranks kaj ŝi ludis ankaŭ en ties brodveja produktaĵo en Novjorko.

Ekde 1957 ĝis sia malsano-kaŭzita eksiĝo en 1962 ŝi formis kune kun Dave Lambert kaj Jon Hendricks treege sukcesan kantotriopon, kiu flegis la teknikon de vokalizo, aparte konatigitan per Twisted. Tio estis instrumentaj improvizaĵoj submetitaj per inteligentaj tekstoj kaj skatkante prezentataj. La unua albumo aperis en 1957, kaj en la sama jaro ŝi ekhavis solokontrakton kun diskeldonejo World Pacific Records, el kiu ekestis la albumo Annie Ross Sings a Song of Mulligan (el 1958 kun Gerry Mulligan, Chet Baker, Art Farmer). Dum ŝia tempo en la kantotriopo sekvis ankoraŭ la albumoj Gipsy (el 1959, kun Buddy Bregman kaj lia bando) kaj A Gasser ! (el 1959, en ĉiustelula ensemblo kun Zoot Sims). Kiel anstataŭanto por Ross Lambert enigis Yolandan Bavan en la triopon. Ross reiris al Londono, kie ŝi laboris kiel aktoro kaj kantisto. En 1965 ŝi fariĝis Anglujo kunsocietano de ĵazklubejo, en kiu ŝi mem prezentis. Kun Hendricks ŝi kunmuzikis denove fine de la 1960-aj jaroj kaj prezentis kun li kaj Georgie Fame, akompanate de Count Basie, en 1968 dum la Ĵazfesto je Berlino. En 1985 ŝi iris ree en Usonon kaj vivis en Novjorko.

En la pli malfruaj jaroj ŝi reekprenis sian karieron kiel filmaktoro kaj aktoris en Superman III (1983), Throw Momma from the Train (1987), Pump Up the Volume (1990) kaj – kun kelkaj membiografiaj trajtoj – en Short Cuts de Robert Altman (1993), por kiu ŝi ankaŭ kontribuis al la filmmuziko. Ekde 1999 ŝi ree aktivas kantiste kaj verkis en 2005 la lumdiskon Let me sing. Dum la Ĵazfestivalo je Ascona en 2006 Ross prezentis kun la sesopo de Warren Vaché.

Annie Ross nun vivas en Novjorko.

En 2010 ŝi ricevis la distingon NEA Jazz Masters Fellowship.

Literaturo

  • Will Friedwald Swinging voices of America, Hannibal 1992

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Ken Bloom The American Songbook, Novjorko 2005, p. 87