Milt Jackson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Milt Jackson, Novjorko, proks. 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Milton „Milt“ Jackson (n. 1-an de januaro 1923 en Detrojto, Miĉigano; m. 9-an de oktobro 1999 en Novjorko, Novjorkio), estis usona vibrafonisto kaj validas kiel unu el la plej gravaj personoj de la moderna ĵazo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jackson studis muzikon ĉe Michigan State College. Li iris al Novjorko pro Dizzy Gillespie, kiu malkovris lin kaj enprenis lin en la jaro 1946 en sian sesopon. Li rapide kolektis spertojn en la kunlaboro kun la plej gravaj personoj de ĵazo tiatempa, inter ili Dinah Washington, Lucky Thompson, Howard McGhee, Coleman Hawkins, Charlie Parker kaj Thelonious Monk. Estis precipe la ludo de Jackson je la mita registradkunsido de Blue Note la 8-an e julio 1948, publikigita je la titolo Genius of Modern Music, kiam li ludis kun Monk klasikaĵojn kiel „I Should Care“, „Evidence“, „Misterioso“, „Epistrophy“ kaj „I Mean You“, kiuj famigis lin.

Ekde 1949 ĝis 1950 li ludis ĉe Woody Herman, por poste denove labori ĉe Gillespie. La tiaman ritmosekcion en la bandego de Gillespie konsistigis li, John Lewis, Percy Heath kaj Kenny Clarke. El ĉi tiu grupo komence ekestis la Milt Jackson Quartet (tamen kun basisto Ray Brown), el kiu poste en 1952 ekestis da Modern Jazz Quartet kiel kooperativa bando. Kun ĝi Jackson ludis ĝis ties malfondado en 1974 kaj post ĝia refondado (ekde 1981 ĝis 1993). Mita estis ankaŭ lia kunmuzikado je la koncerto en decembro de 1954 kun Thelonious Monk kaj Miles Davis, publikita sur la diskoj Bags Groove und Miles Davis And the Modern Jazz Giants de Davis. En 1955 per ĉiustelularo ekestis la albumo por diskeldonejo Prestige- Miles Davis and Milt Jackson Quintet/Sextet kun Jackie McLean kaj Ray Bryant. En 1956 li kunlaboris je la unua albumo de Quincy Jones, This Is How I Feel About Jazz. En 1957 li instruis ĉe la Lenox School of Jazz kaj kunlaboris je la filmomuziko pri Odds Against Tomorrow (1959) de John Lewis. Li estas ankaŭ aŭdebla je diskoj de B. B. King kaj Ray Charles.

Inter 1975 kaj 1985 Jackson surdiskigis por Pablo Records de Norman Granz kun Gillespie aŭ Oscar Peterson, sed ankaŭ „Jackson, Johnson, Brown & Company“ (kun J. J. Johnson, Ray Brown samkiel pianisto Tom Ranier, gitaristo John Collins kaj frapinstrumentisto Roy McCurdy, 1983).

Milt Jackson en Parnell’s Jazz Club, Seattle, Vaŝingtonio, proks 1980

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Jackson estis la unua vibrafonisto de bibopo kaj restis longan tempon unu el la ĉefaj muzikistoj ĉi-instrumentaj en moderna ĵazo. Lia povo montriĝis je la plena regado je la inventado de melodioj trans komplikaj akordvicoj.

Lia komponaĵo Bags’ Groove („Bags“ estis lia ŝercnomo), verkita en 1952, fariĝis normkanto.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Wizard of the Vibes (Blue Note, 1948–52) kun Thelonious Monk, John Lewis, Percy Heath
  • Plenty, Plenty Soul (Atlantic, 1957) kun Frank Foster, Cannonball Adderley, Sahib Shihab, Joe Newman, Horace Silver, Percy Heath, Oscar Pettiford, Art Blakey, Connie Kay k. a.
  • Bags Meets Trane (Atlantic, 1959) kun John Coltrane, Hank Jones, Paul Chambers, Conny Kay
  • Bags Meets Wes (OJC, 1961) kun Wes Montgomery, Wynton Kelly
  • Milt Jackson & Count Basie & The Big Band Volume 1 & 2 (OJC, 1978)
  • It Don’t Mean A Thing If You Can’t Tap Your Foot To It (OJC, 1984) kun Cedar Walton, Ray Brown
  • Explosive! (Qwest/Warner, 1993)
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]