Howard McGhee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Howard McGhee, Brick Fleagle jah Miles Davis ĉe piano, proks. septembron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Howard McGhee (* 6-an de marto 1918 en Tulsa, Oklahomo; † 17-an de julio 1987 Novjorko, Novjorkio) estis usono ĵaztrumpetisto.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Howard McGhee transloĝiĝis kun sia familio al Detrojto, kiam li estis ses monatojn aĝa. Sian unuan muzikinstruon li havis pri ludado de klarneto en la mezgrada lernejo. Forlasinte la lernejon li transiĝis al tenoraksofono, iris al Kalifornio, kie li ludis en la bando de Gene Coy. En 1935 McGhee ŝanĝiĝis al trumpetludo, kiun li en la bando Art Bronson evoluigis al majstraĵo. Louis Armstrong tiam estis lia granda modelulo. Ekde 1936 ĝis 1940 li ludis kun lokaj bandoj, ĝis kiam lin malkovris Lionel Hampton: Tiu enigis lin en la bandon de Andy Kirk. Dum tiu tempo li renkontiĝis kun Dizzy Gillespie, kiu li muzike ege influis.[1] Sekvis mallongaj gastludoj je Charlie Barnet kaj Coleman Hawkins.

La lernanto de Dizzy Gillespie baldaŭ sin turnis al bibopo kaj estis en tio influita de Roy Eldridge, majstro de svingo. Meze de la 1940-aj jaroj li ludis en la bando de Charlie Parker kiel postsekvanto de Miles Davis, suriĝis je multaj sondiskoj - i.a. por diskeldonejo Black & White Records („Ooda Coo Bop“) - kaj muzikis kun Lester Young, Sonny Criss, Dodo Marmarosa kaj Hampton Hawes. Li famiĝis per sia sesopo kaj la kunlaboro kun Coleman Hawkins, kiel kies posteulo ĉe tenorsaksofono li poste enprenis Teddy Edwards. Kun la koncertaro Jazz at the Philharmonic de Norman Granz’ McGhee vojaĝis en 1947.

Howard McGhee
Thelonious Monk kaj Howard McGhee, Minton's Playhouse, proks. septembron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Siaflanke McGhee stampis inter alie la trumpetiston Fats Navarro kaj la fratojn Percy kaj Jimmy Heath, kiujn li je 1947/48 enprenis en sian bandon. Komunaj surdiskigoj ekestis en 1948 ankaŭ kun kantistino Mary Ann McCall, saksofonisto Dexter Gordon kaj por Savoy kun la sesopo, kune direktata kun Milt Jackson.

Kun Charlie Parker, Bud Powell kaj Bessie Smith McGhee apartenis al la „grandaj tragikuloj“ de ĵazo. Al la mito ankaŭ kontribuis, ke li julion de 1987 mortis ekzakte 20 jarojn post John Coltrane kaj samtempe la 28-a mortotago de "Lady Day" Billie Holiday (1959). Brian Priestley taksas McGhee kiel grava ĉenero inter svingo kaj bibopo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1945 Howard Mc Ghee On Dial – The Complete Sessions (Spotlite SPJ 131) kun James Moody, Dodo Marmarosa, Hank Jones, Milt Jackson, Ray Brown, J. C. Heard
  • Bird and Pres - The '46 Concerts Jazz at the Philharmonic
  • 1948 Howard McGhee 1948 (Classics 1058) kun Fats Navarro, Billy Eckstine, Jimmy Heath, Hank Jones, Ray Brown
  • 1948 Howard McGhee & Milt Jackson (Savoy SV 1067)
  • 1955 The Bop Master (Affinity AFF 765) kun Pepper Adams, Duke Jordan, Tommy Flanagan, Sahib Shihab, Ron Carter, Percy Heath (du kunsidoj el 1955 k 1960)
  • 1961 Maggie´s Back In Town (OJC 693) kun Phineas Newborn, Leroy Vinnegar, Shelly Manne
  • 1961 Sharp Edge (Black Lion) kun George Coleman, Junior Mance, Jimmy Cobb
  • 1976 Just Be There (Steeplechase SC 31204) kun Horace Parlan, Kenny Clarke
  • 1978 Home Run (Storyville STCD 8273)
  • 1979 Wise In Time (Storyville STCD 8272)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plua grava influanto estis Roy Eldridge; komp. Priestley, p. 424.