Antal Andrássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Andrássy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1742 (1742-10-28)
en Rumanová
Morto 12-an de novembro 1799 (1799-11-12) (57-jaraĝa)
en Rožňava
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Barono Antal Andrássy [andrAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrássy Antal estis hungara pastro, monaĥo, episkopo, kanoniko, preposto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis krasznahorkai kaj csíkszentkirályi. Lia patro estis barono György Andrássy.

Blazono de Antal Andrássy

Antal Andrássy [1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1742 en Hungara reĝlando en Románfalva (nuntempa Rumanová en Slovakio). Li mortis la 2-an de novembro 1799 en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Andrássy lernis en gravaj urboj de Supra Hungarujo, en 1760 li aliĝis al la jezuitoj. Li lernis teologion en Vieno, kie li pastriĝis en 1772. En la sekva jaro la ordeno ne plu rajtis funkcii. En 1776 oni establis novan diocezon en Rozsnyó, kie li estis nomumita kanoniko, en 1777 preposto, en 1780 episkopo. En 1794 li protestis kontraŭ ordenoj de Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio), tial la reĝo punis lin.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Appendix subnexa censurae testamentis demonstrationis trium propositionum de poenali transitu ex religione romano-catholica ad evangelicam (1790)
  • Epistola pastoralis ad clerum suum de necessitate unius salvificae catholicae fidei (sen eldonjaro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]