Antal Forgács (produktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Forgács
Persona informo
Naskonomo Forgács Antal
Naskiĝo en 1881
en Hungario Szolnok (Hungario)
Morto la 4-an de novembro 1930
en Hungario Budakeszi (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristoaktoro • reĝisoro
vdr

Antal Forgács [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgács Antal estis hungara produktoro, reĝisoro, scenaristo. Lia familia nomvarianto estis Forgách [forgAĉ].

Antal Forgács [1] naskiĝis en 1881 en Szolnok, li mortis la 4-an de novembro 1930 en Budakeszi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Forgács frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio. Post siaj studoj li estis aktoro, post jaroj teatrestro en Pozsony. En 1906 li provis fondi someran teatron en Budapeŝto, sed tio fiaskis. Ekde 1912 li okupiĝis nur pri filmoj. Li fondis propran filman entreprenon, el tio li fondis pli novan en 1918. Li produktis filmojn inter 1914 kaj 1929, en tiu periodo li ofte estis ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo.

Elektitaj produktitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Attak (1914, skeĉo)
  • Jehova (1918, ankaŭ reĝisoro)
  • A cigány (1925, ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo)
  • Mária nővér (1928-1929, ankaŭ reĝisoro)

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Ha majd béke lesz (1916, skeĉo, ankaŭ produktoro, reĝisoro kaj aktoro)
  • Az ördög mátkája (1926, ankaŭ produktoro kaj reĝisoro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.