Antal Tass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Tass
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1876 (1876-04-14)
en Recaș
Morto 17-an de januaro 1937 (1937-01-17) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomo
vdr

TASS Antal (taŝ; naskiĝis la 14-an de aprilo 1876 en Temesrékás, mortis la 17-an de januaro 1937 en Budapeŝto) estis hungara astronomo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tass studis astronomion kaj matematikon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, de 1899 li estis asistanto de observatorio de Ógyalla, de 1904 observanto, en 1913 vicdirektoro kaj post la morto de Miklós Konkoly-Thege (1916) gvidinto de la instituto. Li organizis la Konkoly Alapítványú Asztrofizikai Obszervatórium (1921), kies ĝis 1934 li estis direktoro. En 1924 li fondis kune kun József Wodetzky la Stella Csillagászati Egyesület (Asocio Stella pri Astronomio).

La asteroido 115058 Tassantal estis nomita en lia memoro.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A Déli csillagos ég fotometriája (kun Lajos Terkán, Bp., 1916);
  • Adatok a csillagászat történetéhez (Bp., 1920)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]