Antarkta glacitavolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita komponbildo de Antarkto
Antarktaj Temperaturtendencoj inter 1981 kaj 2007, baze sur termaj infraruĝaj observoj fare de satelito NOAA. Surfacaj temperaturoj ne nepre koincidas kun aertemperaturo.[1]

La Antarkta Glacitavolo estas unu el du polusaj glacitavoloj el la Tero. Ĝi koveras ĉirkaŭ 98% el la Antarkta kontinento kaj estas la plej granda amaso el glacio sur Tero. Ĝi koveras areon de preskaŭ 14 milionoj da km² kaj enhavas 26.5 milionoj da km³ el glacio[2]. Tio estas, proksimume 61 % el ĉiu nesala akvo sur la Tero estas en la Antarkta Glacitavolo, kvanto ekvivalenta al 70 m el akvo de la mondaj oceanoj. En Orienta Antarkto, la Glacitavolo kuŝas sur ĉefa teramaso, sed ĉe Okcidenta Antarkto la tavolo povas etendi al pli ol 2,500 m sub marnivelo. Multo el la tero en tiu areo estus maro se la Glacitavolo ne estus tie.

La nuraj nunaj Glacitavoloj estas en Antarkto kaj Gronlando; dum la lasta glaciperiodo nome Lasta glacimaksimumo (LGM) la Laurentida Glacitavolo kovris multe el Nordameriko, la Veiĥselia Glacitavolo kovris nordan Eŭropon kaj la Patagonia Glacitavolo kovris suda Sudamerikon.

La nuntempaj polusaj Glacitavoloj estas relative junaj laŭ geologiaj terminoj. La Antarkta Glacitavolo unue formiĝis kiel malgranda glaciejo (eble kelkaj) komence de Oligoceno, kaj retiriĝis kaj antaŭeniris multajn fojojn ĝis la Plioceno, kiam ĝi finfine okupis preskaŭ ĉion el Antarkto. La Gronlanda Glacitavolo ne disvolviĝis entute ĝis la fina Plioceno, sed ŝajne disvolviĝis tre rapide kun la unua kontinenta glacialo. Tio havis la malkutiman efikon permesi fosiliojn de plantoj kiuj iam kreskis sur la nuntempa Gronlando esti multe pli bone konservitaj ol tiuj de la malrapide formanta Antarkta Glacitavolo.

Koordinatoj: 90° S 0° O / 90 °S, 0 °O / -90; 0 (mapo)

Notoj

  1. NASA (2007) Two Decades of Temperature Change in Antarctica. Earth Observatory Newsroom. Arkivita el la originalo je 20 September 2008. Alirita 2008-08-14. NASA bildo de Robert Simmon, baze sur informo de Joey Comiso, GSFC.
  2. http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-21692423