Anthony de Mello

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anthony de MELLO (naskiĝis la 4-an de septembro 1931 en Bombay, mortis la 2-an de junio 1987 en Novjorko) estis barata jezuito, psikoterapiisto, mistikulo, spirita gvidanto. De si mem nomata kutime "kristano de Oriento", de amikoj – "majstro de preĝo".

La plej grandan famon gajnis per libroj kaj konferencoj pri spiriteco, kie ligis tradician eŭropan mistikon kun penso de Fora Oriento, kelkiam pritraktante psikologion. Liaj metodoj de preĝo kaj spiritaj ekzercoj, utiligantaj teknikon de psikoanalizo kaj psikoterapio, estas konsiderataj kiel novecaj.

Vivo

Anthony de Mello devenis de Goao, tiutempa portugala kolonio en Barato. La 1-an de julio 1947 noviciĝis en Societo de Jesuo. En Hispanio studis filozofion, kie ekinteresiĝis pri Spiritaj ekzercoj de Ignaco Lojola kaj verkoj de eŭropaj mistikuloj - sankta Tereza el Avilo kaj sankta Johano de la Kruco. Post fino de siaj studoj revenis al Barato, kie dum du jaroj okupiĝis pri pedagogia praktiko, kaj poste frekventis kvarjaran teologian studadon en Puneo. La 24-an de marto 1961 ordiniĝis. Ekstudis psikologion (psikologia konsultado) en Loyola University en Ĉikago kaj spiritecon en unu el la plej famaj ekleziaj altlernejoj - Pontifika Gregoria Universitato en Romo.

Eksteraj ligiloj