Antoine d'Abbadie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antoine d'Abbadie

Antoine Thomson d'Abbadie d'Arrast (Antono de Abadio de Arasto) estis franca scienculo kaj esploristo, kiu naskiĝis en Dublino la 3-an de januaro 1810 kaj mortis en Parizo la 19-an de marto 1897.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antono de Abadio naskiĝis en 1810, de irlanda patrino kaj de eŭska patro kiu enmigris Irlanden dum la Franca Revolucio. Loĝante en Francio ekde sia deka jaraĝo, Antono de Abadio studis en Sorbono en diversaj fakoj (scienco, juro, lingvistiko). Poste, li studis ĉe la Nacia Naturscienca Muzeo kaj ĉe la Franca Kolegio. En 1836, li aliĝis al scienca misio en Brazilo, organizata de la Franca Scienca Akademio celante studi pri «la taga variado de la magneta kliniĝo en proksimeco de la ekvatoro»

Tuj post sia reveno, li organizis duan vojaĝon, ĉi foje kun sia pli juna frato, al Abisenio (nun Etiopio) cele al malkovro. Post reveno en 1839, Antono de Abadio reiris sole kaj restis dek jarojn, dum kiuj li plenigis kvar celojn: serĉi la fonton de l' Nilo, serĉi pliajn elementojn rilate la devenojn de la nigrula loĝantaro, pliproksimigi la landon de la katolika roma eklezio, pligrandigi la influon de Francio en tiu afrika regiono.

Surloke, li studis tridekon da etiopiaj lingvoj, el kio, sekve de tiu ekspedicio, li verkis amharan vortaron (la tria mondskale pri tiu temo, kiu ampleksas je ĉ. 15000 vortoj). Li ankaŭ publikigis raportojn pri topografio (1860-1873) kaj geografio (1890). Rekompense al tiu laboro, li ricevis oran medalon de la Geografia Societo kaj de la ŝtato, la Honoran Legion.

Li plu science vojaĝis, plu studante la teran magnetismon, la sunajn eklipsojn (Norvegio 1851, Kastilio 1860, Alĝerio 1867) aŭ paso de Venuso antaŭ Suno (Haitio 1882). En Handajo, kies urbestro li fariĝis de 1871 ĝis 1875, li konstruigis observatorion ekde 1858 laŭ planoj de Klemento Parento (Clement Parent), kaj en 1859, li edziĝis kun Virĝinio Vincento de San-Boneto (Virginie Vincent de Saint-Bonnet), kio markas la finon de lia vojaĝema vivo.

Dum tiu sama periodo, notindas ankaŭ eŭska aktivado, nome en 1835 eldono de gramatika studo pri la eŭska lingvo kun Aŭgustin' Ŝaho (Augustin Chaho), post kio, li lanĉis la eŭskajn festojn en Urujno (Urrugne - 1851). Tiuj festoj, kiujn li mecenatis laŭlonge de sia tuta vivo, organiziĝis en la tuta eŭska zono, kaj en Francio, kaj en Hispanio.

Komencita en 1860, la novgotika kastelo staris en 1864 apud la observatorio, kiun en 1876 oni rekonstruis en stilo pli kongrua al tiu de la kastelo. Antono de Abadio provizis sian observatorion per avangarda ilaro: meridiana lorno, horloĝoj ktp decimale gradigitaj (anguloj en gradusoj, horoj de 100 «minutoj»...)

En kaj ĉirkaŭ la kastelo, li realigis multajn eksperimentojn geodeziajn, geofizikajn, fizikajn kaj astronomiajn. El liaj iloj, plej gravis lia «Nadirano», laŭ la nombro kaj graveco de la testoj kiujn ĝi ebligis. Instalita en puto dekmetre profunda, ĝi utilis por observado de la ŝanĝoj en la vertikalo (lodo-direkto), okaze ekzemple de tre malfortaj tertremoj.

Antono de Abadio mortis en Parizo en 1897, sen idaro. Lian korpon oni enterigis laŭ lia peto, en la kapelon de lia kastelo, jam posedaĵo de la Scienca Akademio, al kiu li ĝin heredigis kelkajn jarojn antaŭe, kun la deziro ke la administradon faru katolika pastro - ĉar ne nur sciencisto, fervora kredanto li estis.