Antonio Giolitti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antonio Giolitti, naskiĝinta la 12-an de februaro 1915 en Romo, estas itala politikisto. Li inter alie estis komisaro en la Eŭropaj Komisionoj Jenkins kaj Thorn, kiuj gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1977 kaj 1981 respektive 1981 kaj 1985. En ambaŭ periodoj de la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon regiona politiko. Antonio Giolitti ĝis la jaro 1985 estis membro de la Partio Socialista de Italio (PSI).