Aoudaghost

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aoudaghost
setlejo [+]

Koordinatoj17° 25′ 20″ N, 10° 25′ 40″ U (mapo)17.422222222222-10.427777777778Koordinatoj: 17° 25′ 20″ N, 10° 25′ 40″ U (mapo)
HorzonoUTC±00:00 [+]

Aoudaghost (Maŭritanio)
Aoudaghost (Maŭritanio)
DEC
Aoudaghost
Aoudaghost

Map
Aoudaghost
Vikimedia Komunejo:  Aoudaghost [+]
vdr

Aoudaghost (arabe أوداغوست Audaġust, france Aoudaghost ankaŭ Awdaghost hodiaŭ Tegdaoust, Tiġdaust) estis grava komerca urbo en la mezepoka Okcidenta Afriko. Ĝi situas en la okcidenta Saharo en la hodiaŭa sudoriento de Maŭritanio. Rokpentraĵoj indikas, ke homoj loĝis tie jam jarcentoj a. K. kaj la flortempo de la oaza urbo estis inter la 9a kaj la 11a jarcento. Hodiaŭ Aoudaghost estas ruina urbo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Arabaj geografoj, ekzemple Ibn Hauqal en la 10a kaj al-Bakri en la 11a jarcento indikas, ke Aoudaghost troviĝis en la sudoriento de Maŭritanio. La ruinurbo troviĝas meze inter Kiffa kaj Tichitt ĉe asfaltita ŝoseo. Ĝi situas ĉ. 200 km norokcidente de Koumbi Saleh, la verŝajna ĉefurbo de la iama Ganaa imperio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aoudaghost estis fondita inter la 5a kaj la 7a jarcento fare de la Lamtunaoj, triba grupo de la Sanhaĝaoj. La en la 11a jarcento floranta komerca urbo situas ĉe la plej okcidenta punkto de la tra-sahara komerco inter la nigrafrika grandpejzaĝo Sudano en la sudo kaj la Magrebo. La itinero iras trans Koumbi Saleh ĝis Bouré-orkampo ĉe la supra parto de la rivero Niĝero en la hodiaŭa Gvineo. La plej fruaj trovitaĵoj kiuj konfirmas la komercajn kontaktojn de la islama nordo, estas glazuritaj argilaĵoj kaj duongemoj el la 9a jarcento.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Devisse. J. Tegdaoust III: Recherches sur Aoudaghost. Campagnes 1960–1965. Enquêtes générales. Éditions Researches sur les Civilisation. Paris . 1983 . ISBN 2-86538-031-9
  • Krings. T. Sahel. Senegal, Mauretanien, Mali, Niger. Erg=Islamische und traditionelle schwarzafrikanische Kultur zwischen Atlantik und Tschadsee . duMont . Köln . 1982. ISBN=3-7701-1202-4. Paĝoj 242–244
  • Oßwald R. Die Handelsstädte der West-Sahara. Die Entwicklung der arabisch-maurischen Kultur von Šinqīt, Wādān, Tīšīt und Walāta. Marburger Studien zur Afrika- und Asienkunde . volumeno 39 Dietrich Reimer. Berlin . 1986. ISBN 3-496-00853-9. paĝoj 60–66.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Timothy Insoll insoll.org[rompita ligilo] PDF Islamic Archaeology and the Sahara, David Mattingly, Sue McLaren, Elizabeth Savage, Libyan Desert. Natural Resources and Cultural Heritage, The Society for Libyan Studies, Londono, 2006 ISBN=1-900971-04-6 232 paĝoj.