Ganaa imperio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ganaa imperio fine de la 10-a jarcento

Ganaa imperio estis unu el la unuaj kaj la plej grandaj imperioj en Afriko en antaŭkolonia periodo. Ĝi etendiĝis sur teritorio de la hodiaŭaj Malio kaj Maŭretanio.

Ĝi estiĝis ĉirkaŭ la jaro 750 kaj baldaŭ ĝi fariĝis unu el la plej riĉaj en la regiono danke al trovejoj de oro en sudoriento kaj halito en nordo. Ĉefurbo estis Kumbi Saleh, kiu havis en la tempo de sia kulmino (la 10-a jarcento) 30 000 loĝantojn. Ĉio finiĝis en la jaro 1067, kiam la ganaan imperion konkeris islama eklezia sekto de almoravidoj kaj brulneniigis la ĉefurbon. Sed post netuta jarcento ilia imperio disfalis kaj la teritorion priregis Imperio Malio. La devenaj loĝantoj migris suden, kie ili fondis aŝantian imperion.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj