Aracruz Celulose
El Vikipedio
| Aracruz Celulose S. A. | |
|---|---|
| Jura formo | akcia societo (S. A.) |
| Dato de fondo | 1972 |
| Sidejo | San-Paŭlo |
| Agokampo | papera krudaĵo |
Aracruz Celulose S.A. estis brazila kompanio, fondita en 1972, kiu produktis paperpaston el blankigita pasto de eŭkalipto. En 2009 ĝi kunfandiĝis kun Votorantim Celulose e Papel kaj ekprenis la nomon "Fibria". La nova kompanio plu havas sian sidejon en San-Paŭlo.
La kompanio posedis du fabrikojn, unu en Aracruz, en la subŝtato Espirito-Santo, kaj la alia en Guaiba, en Suda Rio-Grando. Ĝi ankaŭ havis arbarajn posedaĵojn en tiuj ŝtatoj, kaj en tiuj de Bahia kaj Minas-Ĝerajso.