Aravrit (skribo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aravrit[1] estas inventita hibrida skribsistemo kiu kombinas la du oficialajn lingvojn de Israelo, la araban kaj la hebrean, en unu legeblan skribon[2], ĉar ĝi kombinas literojn de la araba alfabeto kun tiuj de la hebrea alfabeto[3] por unuigi iamaniere la du skribsistemojn. Ĝin inventis grafikistino Liron Lavi Turkenich, profesoro ĉe la Bezalel Academy of Art kiu naskiĝis en Ĥajfo, urbo de lingva diverseco.

Fono[redakti | redakti fonton]

Aravrit estiĝis kiel tipografia eksperimento kaj arta projekto de Turkenich kadre de ŝia tezo pri arto kaj dezajno kaj celis alproksimigi hebreojn kaj arabojn en Israelo[4]. Ŝi rimarkis, ke ŝi vidis ĉiutage en Israelo oficialajn signojn en tri alfabetoj: en la hebrea, la araba kaj la latina (por la angla lingvo), sed ne scipovante legi la araban ŝi pensis ke ŝi ne devis dediĉi atenton al ĝi, ke ĝi ne gravas kaj do povas ignori tiun lingvon, ĝis ŝi realiĝis ke tio vere komencis ĝeni ŝin kaj ke ŝi volis fari ion, kio helpus vidi ambaŭ skribojn egalrange[2], simbole ankaŭ de lingve pacema kunvivado[4]. Tial kaj por antaŭenigi interkulturan komunikadon ŝi kreis per la aravrit-skribo imagitan ponton inter alfabetoj, simile kiel Esperanto celis konstrui interlingvan ponton[4]. En julio 2018 leĝpropono estis aprobita en Israelo por forpreni la statuson de la araba kiel oficiala lingvo de Israelo, elstarigante la socian kaj utopian valoron de la aravrit-eksperimento, ĉar tiu klopodas permesi ke diversaj skriboj, lingvoj, kulturoj, homoj kaj ideoj ne nur ekzistas, sed ke ili ankaŭ rajtas kunekzisti sen ignori unu la aliajn.

Lingva harmonio kaj transkultura interkompreniĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas invito rekoni kaj akcepti la ekziston de aliuloj kaj gardi samtempe viva la konscion pri kultura kaj lingva diverseco kaj riĉeco[4]. Arto kiu ne nur belas sed kiu enkorpigas la spiriton de harmonio kaj kunvivado estas en la koro de Aravrit kaj estas la simbolo de la tiuj valoroj, reflektante mesaĝon de paco, unueco, kunvivado, lingva harmonio kaj transkultura interkompreniĝo.

[redakti | redakti fonton]

Esplorante la laboron de la franca okulkuracisto, Louis Émile Javal (1839 – 1907) ŝi legis, ke li rimarkis, ke homoj povas legi la supran parton de literoj en la latina alfabeto kaj kompreni tion, kio estis skribita. Rimarkinte ke tio ne eblas kun la hebrea alfabeto, li atentigis, ke ja eblas legi la malsupran parton de la hebreaj literoj. Post plua esploro li komprenis, ke tio ne estas vera ĉe la araba alfabeto, sed ke tiu alfabeto, kiel la latina, taŭgas por legi la supran parton de la litero. La supra aŭ malsupra partoj estas la ĉefaj diferencoj inter la arabaj kaj hebreaj literoj. Konsiderinte tion, Javal komencis skribi hebreajn vortojn.

Renkontejo inter du lingvoj[redakti | redakti fonton]

Tial ankaŭ Turkenich komencis skribi vortojn, almenaŭ tiujn vortojn komunaj inter la araba kaj hebrea, du malsamaj, sed interligitaj lingvoj kun sama ŝemida origino. Tiucele ŝi kreis tiparon kun hibrida alfabeto kiu miskas la malsupron de la 23 hebreaj literoj kaj la supron de ĉiuj 29 arabaj literoj[5].

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Turkenich kombinis la supran duonon de la arabaj literoj kaj la malsupran duonon de la hebreaj literoj por interplekti tiujn en alia skribo. Turkenich kreis jam 638 novajn literojn [6] kiuj funkcius por ambaŭ alfabetoj[6].

Reuven Rivlin, eks-prezidento de Israelo, petis ŝin skribi oficialan inviton en la aravrit-alfabeto. Estis du malgrandaj infanoj, unu parolanta la hebrean kaj la alia la araban kaj ambaŭ sukcesis legi la inviton, kiu estis skribita en la aravrit-skribo, sen malfacileco[2], almenaŭ post kiam la skribsistemo estas klarigita, la vortoj fariĝas rekoneblaj[2].

Uzado[redakti | redakti fonton]

La hibrida alfabeto ne havas ajnan politikan statuson aŭ estas uzata krom laŭ simbola maniero. La dezajnistino produktis merkatikon kaj vendomaterialon kiu uzas la aravrit-skribon, kiel ekzemple sakoj, juvelaĵoj kaj vestaĵoj[7]. Estas ankaŭ ekzemploj de individuoj kiuj uzas la skribon por tatuoj aŭ alimaniere uzas la skribon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

TEDx-interparoloj, Vieno 2018, YouTube

Filmeto pri la aravrita skribo en la hebrea, kun anglaj subtekstoj, YouTube

Fejsbuka paĝo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aravrit - mem kombinaĵo de "Aravit", la hebrea vorto por la araba lingvo, kaj "Ivrit", la nomo uzata por la moderna hebrea lingvo.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (en) Mary Pelletier, A Designer Fuses Arabic and Hebrew to Create a New Script (Dizajnisto kunfandas la araban kaj la hebrean por krei novan skribon), Hyperallergic, la 12-an de julio 2017.
  3. (en) Aravrit paĝo en Facebook
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 (eo) Roberto Pigro, Hibrida skribsistemo povus alproksimigi hebreojn kaj arabojn en Israelo, Monato, paĝoj 15-16, n-ro 3/2024.
  5. (en) Andrew Tobin, Can you read ‘Aravrit,’ the typography of peace? - With Hebrew below and Arabic above, Liron Lavi Turkenich designs revolutionary lettering all Israelis and Arabs can understand, The Times of Israel, la 1-an de junio 2017.
  6. 6,0 6,1 (iv, kun subtekstoj en la angla) Tipografa designistino Liron Lavi Turkenich kreis hebrean-araban tiparon.
  7. Ekzemplo de sakoj kun aravrit-surskriboj