Araxá
Araxá | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo • urbego | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Brazilo | ||
Ŝtato | Minas Gerais | ||
Regiono | Triângulo Mineiro e Alto Paranaíba | ||
Fondita | 19 dez. de 1865 | ||
Poŝtkodo | 38180-000 | ||
Telefonkodo | 34 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Rafael Arcanjo de Toledo (ĝis 2008) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 85,713 (2 006) | ||
Loĝdenso | 73,6 loĝ./km² loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 19°35′34″S 46°56′27″U / 19.59278°S, 46.94083°U (mapo) Koordinatoj: 19°35′34″S 46°56′27″U / 19.59278°S, 46.94083°U (mapo) | ||
Alto | 1.350 m (maksima - INDI) | ||
Areo | 1.165,2 km² | ||
Horzono | UTC-3 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Araxá [+] | |||
Araxá estas brazila municipo de subŝtato Minas-Ĝerajso. En 2006 ĝi havis 124.677 loĝantojn en 1.165,169 km² (loĝdenso 73,6 loĝ./km²).
Esperanto en Araxá
Eble la unua esperantisto en Araxá estis Johny Nolli en 1940. En 1945 Sebastião Alves Moreira komencis lerni la lingvon, sed mankis interparolanto. La 17-an de oktobro 1971 José Ribeiro Chaves Filho, Maria Lúcia Ribeiro, Maria Lúcia Assis, Sebastião Alves Moreira, Weima Watson Renault kaj Ivani Damasceno fondis “Esperanto-Domo de Araxá”. Ili aliĝis al perkoresponda baza kurso de Esperanto, de Brazila Esperanto-Ligo, kaj organizis, de la 25-a ĝis la 27-a de februaro 1972, “Unua Renkontiĝo de Esperantistoj de Centra Brazilo”, helpe de Onézimo Costa e Faria, el la urbo “Belo Horizonte”.
Bedaŭrinde, el Esperanto-Domo de Araxá, kies lasta protokolo estas de la 2-a de februaro 1985, restis nur José Ribeiro Chaves Filho, kiu fojfoje publikigas artikolojn pri Esperanto en loka religia gazeto. Bianca Rosa de Mesquita Mucci ekde decembro 1987 gvidis plurajn bazajn Esperanto-kursojn.
En aprilo 1995 Raul Conde, kiu translokiĝis de Goiânia al Araxá, daŭre gvidas bazan kurson kaj rezulte de la unua kurso Patrícia Angélica Alexandre fariĝis Junulara delegito de UEA kaj Raimundo de Araújo Chaves aktiva instruanto de baza kurso.
Ekde 1998 Raul Conde kaj Bianca Rosa de Mesquita Mucci fariĝis respektive delegito kaj vicdelegito de UEA.