Ariccia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ariccia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio (2005)
Provinco RM Romo (2005)
Geografia situo 41° 43′ N, 12° 40′ O (mapo)41.71666666666712.666666666667Koordinatoj: 41° 43′ N, 12° 40′ O (mapo)
Alto super marnivelo 412 m
Areo 18 (2005) km²
Loĝantaro 17 987 (2023)
Loĝdenso 968 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Albano Laziale, Aprilia (LT), Ardea, Genzano di Roma, Lanuvio, Nemi, Rocca di Papa (2005)
Patrono Santa Apollonia
Festa tago 9-a de februaro (2005)
Nomo de loĝantoj ariccini o, in dialetto, aricciaroli
Poŝtkodo 00040
Imposta kodo A401
Kodo laŭ ISTAT 058009
Telefona prefikso 06
Retpaĝo http://www.ariccia.comnet.roma.it/
Loko en mapo
vdr

Ariccia [Ariĉĉa] estas komunumo de Italio, ĉirkaŭ 25 km sude de Romo.

Historio

Antikve, la urbeto, en la sama loko de la nuntempa urbeto, nomiĝis Aricia. Verŝajne ĝi jam ĉeestis antaŭ la naskiĝo de Romo. Laŭ iuj romiaj historiistoj ĝi estis fondita de Arĥiloĥos el Sicilio. Aliaj antikvaj verkistoj deklaris ke ĝi estis fondita de la filo de Teseo, la mita fondinto de Ateno. Sed la naskiĝjaro de Aricia ne estas konata.

En la jaro 505 a.K. grava batalo okazis apud Aricia inter Etruskoj kontraŭ Romanoj, Latinoj kaj Grekoj el Kuma; la Etruskoj malvenkis.

Aricia estis apud la Via Appia, la vojo de Romo ĝis Brindizio. La antikva Via Appia pasis en la valo sub la urbeto. Hodiaŭ estas nuntempa vojo kiu nomiĝas same sed pasas tra la centro de Ariccia.

En 1223 Ariccia, kiu dum la Mezepoko iĝis tre malgranda vilaĝo, estis vendita al la papo Honorio la 3-a.

En 1870 Ariccia, kun Romo, iĝis parto de la Reĝlando Italio, kreita 9 jarojn antaŭe.

Geografio

Ariccia situas sur la rando de malnova vulkana kratero, ĉirkaŭ je 400 m larĝa.