Ariccia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ariccia
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Lazio.svg Latio (2005)
Provinco: RM Romo (2005)
Koordinatoj: 41°43′N 12°40′E  /  41.717°N, 12.667°O / 41.717; 12.667 (Ariccia)Koordinatoj: 41°43′N 12°40′E  /  41.717°N, 12.667°O / 41.717; 12.667 (Ariccia)
Alto super marnivelo: 412 m
Areo: 18 (2005) km²
Loĝantaro: 17995 (31-12-04)
Loĝdenso: 960 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj: Albano Laziale, Aprilia (LT), Ardea, Genzano di Roma, Lanuvio, Nemi, Rocca di Papa (2005)
Patrono: Santa Apollonia
Festa tago: 9-a de februaro (2005)
Nomo de loĝantoj: ariccini o, in dialetto, aricciaroli
Poŝtkodo: 00040 (2005)
Imposta kodo: A401 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 058009 (2005)
Telefona prefikso: 06 (2005)
Retpaĝo: http://www.ariccia.comnet.roma.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg
Ariccia sta maria assunta.jpg

Ariccia [Ariĉĉa] estas komunumo de Italio, ĉirkaŭ 25 km sude de Romo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikve, la urbeto, en la sama loko de la nuntempa urbeto, nomiĝis Aricia. Verŝajne ĝi jam ĉeestis kiam Romo fondiĝis. Laŭ iuj romiaj historiistoj ĝi estis fondita de Archolochus el Sicilio. Aliaj antikvaj verkistoj deklaris ke ĝi estis fondita de la filo de Teseo, la mita fondinto de Ateno. Sed la naskiĝjaro de Aricia ne estas konata.

En la jaro 505 a.K. grava batalo okazis apud Aricia inter Etruskoj kontraŭ Romanoj, Latinoj kaj Grekoj el Kuma; la Etruskoj malvenkis.

Aricia estis apud la Via Appia, la vojo de Romo ĝis Brindizio. La antikva Via Appia pasis en la valo sub la urbeto. Hodiaŭ estas nuntempa vojo kiu nomiĝas same sed pasas tra la centro de Ariccia.