Arkeogenetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La arkeogenetiko , vorto inventita de la brita arkeologo Colin Renfrew, estas aplikado de la molekulaj teknikoj de homa genetiko al la studo de la homa pasinteco, tio estas  :

  • La analizo de malnova DNA trovita en arkeologiaj restaĵoj ;
  • La analizo de la DNA de la modernaj loĝantaroj (inkluzive la homaj kaj la hejmaj bestaj specoj) kun la celo studi la homan pasintecon kaj la genetikan heredon de la homa interago kun la biosfero ;
  • La apliko de statistikaj metodoj farita de molekulaj genetikistoj al la arkeologiaj datumoj.

La sama vorto estis uzita de Antonio Amorim (1999) kaj difinita kiel : la atingo kaj la interpreto de la pruvo [genetika] de la historio de la homo. La arkeogenetiko povas esti apogita en sia laboro de enketo per la paleogenetiko .

La arkeogenetiko havas sian originon en la studo de la homaj sangaj grupoj . Ekde la jaroj 1960, Luca Cavalli-Sforza uzis klasikajn genetikajn markilojn por ekzameni la antaŭhistorian loĝantaron de Eŭropo, kiu kondukis al la eldono de The History and Geography of Human Genes en 1994.

De tiam , la genetika historio de niaj ĉefaj hejmaj plantoj, ekzemple la tritiko, la rizo kaj la maizo, kaj la bestaj, ekzemple la bovinoj, la kaprinoj, la porkoj kaj la ĉevaloj, estis analizitaj.

Disvolviĝoj[redakti | redakti fonton]

La arkeogenetiko povas helpi al la devenojn kaj la geografian distribuon de la parolaj lingvoj de la prahistoriaj loĝantaroj kaj helpi la arkeologojn por respondi al la demandoj koncerne la influo de la demografia kresko .Danke al diversaj teknikaj de lgenetiko, liĝas ebla por tiu disciplino meti en evidenco ekzemple de la migraj fluoj aŭ ankoraŭ de fortaj variecoj (kresko aŭ malkresko) de la loĝantaroj.