Armand de Bourbon-Conti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Armand de Bourbon-Conti

Armand de BOURBON, princo de Conti (naskiĝis la 11-an de oktobro 1629 en Parizo; mortis la 21-an de februaro 1666 en la kastelo Grange-des-Prés, apud Pézenas) estis la plej juna infano de Henriko de Bourbon, princo de Condé, kaj la frato de Ludoviko de Bourbon, alinomita la Granda Condé.

En 1649, kune kun sia bofrato la duko de Longueville, Armand partoprenis la parlamentan Frondon kontraŭ la kardinalo Jules Mazarin, kaj fariĝis la estro de tiu rebelo. Li estis venkita en Charenton-le-Pont la 8-an de februaro de sia frato, kiu ankoraŭ restis lojala al la reĝa kortego. Sed post la paco de Rueil, la frato de Armand finfine kunigis la Frondon, kiu ekde tiam estis kunestrita de Conti, Condé kaj Longueville. Ĉiuj estis arestitaj en la Palais Royal je la 16-a de januaro 1650 kaj enkarcerigitaj en la kastelo de Vincennes, sekve en la kastelo de Marcoussis kaj fine en Le Havre.

En 1651, Mazarin devis provizore ekzili sin pro la disvolviĝo de la Frondo, kaj Conti estis liberigita la 7-an de februaro. Li kviete retiriĝis al Pézenas, en Langvedoko, kaj reamikiĝis kun Mazarin kaj Ludoviko la 14-a. Li eĉ edziĝis en 1654 Anne Marie Martinozzi, la nevino de la kardinalo. Li poste fariĝis granda militestro de la franca armeo, ekzemple dum la invado de Katalunio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]