Armando López Salinas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armando López Salinas
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1925 (1925-10-31)
en Madrido
Morto 25-an de marto 2014 (2014-03-25) (88-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Komunista Partio de Hispanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo beletro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Armando LÓPEZ Salinas (Madrido, 31a de oktobr 1925 - samloke, 25a de marto 2014)​ estis hispana verkisto kaj estro de la Komunista Partio de Hispanio (PCE).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel aktivulo de la Komunista Partio de Hispanio, dum la eksterleĝeco de la partio en la frankisma diktaturo estis membro de ĝia Centra Komitato. Li estis vicdirektoro de la gazeto Mundo Obrero, de la partio, kaj korespondanto en Madrido de Radio España Independiente (plej ofte konata kiel «Radio Pirenaica»), la sekreta radielsendejo kiu plej multe da tempo estis funkcianta (40 jaroj).​ Dum la jaroj de frankismo ki kunlaboris kutime en la kultura revuo Cuadernos para el Diálogo.

Kiel verkisto ​li publikigis La mina (La minejo), kiu estis finalista de la Premio Nadal (1959). Ĝi denuncas la malfacilajn laborkondiĉojn de la ministoj, fakte sektoro kiu estis el plej luktemaj en la epoko de la diktaturo. Li verkis ankaŭ vojaĝlibrojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La mina, finalista de la Premio Nadal (1959).
  • Caminando por las Hurdes (1960), kun Antonio Ferres.[1]
  • Año tras año (1962) kiu estis Premio Machado de Romano.
  • Por el río abajo (1966) kun Alfonso Grosso.
  • Viaje al país gallego (1967) kun J. Alfaya.
  • Crónica de un viaje y otros relatos (2007).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martha Eulalia Altisent (2008). A Companion to the Twentieth-century Spanish Novel, Eld. Tamesis, p. 73


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Armando López Salinas en la hispana Vikipedio.