Armena literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo de la Evangelio laŭ Sankta Marko, en la armena lingvo

La armena literaturo komenciĝis en Armenio ĉirkaŭ la jaro 400 a.K. La plimulto de la literaturaĵoj estis kreataj ĉirkaŭ Moseo de Ĥoreno, en la 5-a jarcento. Kun la paso de la jaroj, la elementoj de la origina armena literaturo ŝanĝis kiaj la historioj kaj mitoj kiuj estis tre gravaj tra la generacioj. Dum la 19-a jarcento, la verkisto Mikael Nalbandian agadis por la kreado de literatura armena identeco. La poemo de Nalbandian “kanto de la itala knabino” eble estis la inspiro por la nacia armena himno, Mer Hayrenik.


En la 12-a kaj 13-a jarcentoj rimarkeblas renaskiĝon de la armena literaturo kiu estas konsiderata kiel la arĝenta epoko de la literaturo en Armenio kies ĉefaj temoj estas religio kaj historio. Dum tiu epoko elstaras Nerses la 4-a Schnorhali (1102-1172), poligrafo, aŭtoro de religiaj poemoj, prievangeliaj komentoj kaj historio de la armenoj. De la 13-a jarcento ekiĝas lirika popola poezio, plena de sensuala mistikismo, kun eksterlandaj influoj, ĉefe de la trobadoroj. La pleja reprezentanto de tiu epoko estos Aruthin Sajadian (1712-1795), nomata Sajat Noja; menciendas, pro la verkaĵo pri profana amorado, al Nahapet Kuchak. Oni supozas ke en tiu epoko naskiĝis la populara epopeo de Davido de Sasuno, kiu konserviĝis kiel pervoĉa tradicio ĝis 1873.

La politikaj okazintaĵoj je la fino de la 14-a jarcento okazigas literaturan dekadencon kiu daŭras ĉirkaŭ 4 jarcentojn, sed la historia literatura tradicio ne interrompiĝas. La renaskiĝo de la literaturo kaj de la klasika lingvo ŝuldiĝas al la agado de Meĥitaro (1676-1749), aŭtoro de klasika gramatiko, kaj de lia kongregacio (meĥitaranoj), kiu establiĝis en Venecio; ĝi havis humanistan influon, ĉefe en la literatura aspekto; al ili oni ŝuldas gravan vortaron kaj la presadon de originalaj kaj klasikaj verkaĵoj. Aldonendas grava faktoro por la literatura disvolvado: disvastigado de la preso kaj pliiĝo de lernejoj en Armenio dum la 19-a jarcento. Ekde tiu dato la literaturo en Armenio sekulariĝas kaj spertas proceson de alproksimiĝo al la okcidenta literaturo. En la orienta flanko, Armenio trovas inspiron en Rusio, dume la okcidenta trovas ĝin en Francio.

Arevelk, tagĵurnalo en la armena

En la moderna literaturo videblas unua ŝtupo kie regas tradiciismo kaj patriotismo sekvataj poste de realismo. Inter la ĉefaj aŭtoroj menciindas Ĥaĉatur Abovjan (1805-1848), kiun oni konsideras kiel la patro de la armena literaturo, aŭtoro de patriotismaj verkaĵoj; inter la poetoj el realisma skolo troviĝas Daniel Varuĵan (1884-1915). En la rakonta ĝenro elstaras Hakob Paronian (1842-1891), dramaturgo el popola stilo; la literatura kritikanto Ĉobanian, kaj la plej fama romanverkisto , Hakob Hakobjan (1835-1888), nomata Rafi. Ankaŭ menciidas la plej elstara dramaturgo, Gabriel Sundukjan (1825-1912), kiu bildigas la armenan socion loĝanta en Tbiliso (Kartvelio). Inter la elstaruloj dum la soveta Armenio troviĝas Avetik Isahakjan (1875-1957).