Armenia Olimpika Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la Armenia Olimpika Komitato
emblemo de la Armenia Olimpika Komitato

La Armenia Olimpika Komitato (armene Հայաստանի Ազգային Օլիմպիական Կոմիտե, ARMNOC) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Armenio. Ĝi kreiĝis en 1990 kaj estis internacie agnoskita en 1993. Kiel NOK, la Armenia Olimpika Komitato celas subteni armenajn atletojn, sporton en Armenio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas/okazu en Armenio, kvankam ĝis la jaro 2012 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo (armene) greke paĝo en la retejo de Internacia Olimpika Komitato (angle kaj france)