Arnstein (roko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arnstein estas roko en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas apud la valo Kirnitzschtal, proksimume 1,5 km sude de la vilaĝo Ottendorf. Ĝi atingas altecon de 327 metroj. Sur la rokosupro iam troviĝis burgo de rabantaj kavaliroj. La burgo estis konkerita en 1451. Sekvis ĝisfunda detruo. Nur malnovaj ŝtupoj , truoj por apogo de traboj, misteraj rokodesegnaĵoj kaj cisterno restis de la burgo, kiu pluvivas en legendoj, kiuj en la najbaraj vilaĝoj vivas plu sub la nomo Ottendorfer Raubschloß. De la supro de Arnstein eblas ne tre vasta, sed vere romantika vido. La rokon regas soleco kaj trankvilo; malmultaj turistoj konas kaj vizitas ĝin.