Artúr Sarbó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artúr Sarbó [ŝarbO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sarbó Artúr estis hungara kuracisto, neŭrologo, logopedo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis szepesváraljai.

Artúr Sarbó [1] naskiĝis la 10-an de marto 1867 en Pest (urbo). Li mortis la 17-an de septembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Artúr Sarbó akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1891, poste li plulernis en Berlino, Parizo, Londono, fine li helpis laboron de Jean-Martin Charcot en kliniko de Parizo. Post siaj studoj li laboris en Budaapeŝto komence en kliniko, poste en kuracejo, fine en hospitalo. En 1897 li estis nomumita privata profesoro, en 1909 eksterordinara profesoro en la supre menciita universitato. Ekde 1898 li laboris ankaŭ en logopedia lernejo, poste ankaŭ en faklernejo pri logopediaj instruistoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szabályzat dadogók és egyéb beszédhibában szenvedők tanfolyamai számára (1900)
  • A beszéd összes vonatkozásaiban, különös tekintettel a gyermekkorra (1906) - manlibro, ĉefverko
  • A siketnémaság egy új oktatási módjáról (1935)

Fontoj[redakti | redakti fonton]