Arthur Jubelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Jubelt
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1894 (1894-01-31)
en Zeitz
Morto 6-an de decembro 1947 (1947-12-06) (53-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Arthur Jubelt
Okupo
Okupo eldonisto • politikisto
vdr

Arthur JUBELT (naskiĝinta la 31-an de januaro 1894 en Zeitz, mortinta la 6-an de decembro 1947 en la komunisma internigejo Buchenwald) estis germana eldonisto, regionhistoriisto kaj en 1945 komisiita ĉefurbestro de sia naskiĝurbo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro Reinhold Jubelt estis fondinta en 1889 la librovendejon/eldonejon Buchhandlung Jubelt en la Franciskana strato en Zeitz kaj eldonis ekde 1901 la taggazeton Zeitzer Neueste Nachrichten (ZNN). Arthur Jubelt soldatis ekde 1915 oficirrange en la Unua mondmilito kaj karieris ĝis la rango de supera leŭtenanto. Ekde 1920 li studis ĉe la Universitato de Tübingen juron kaj arthistorion. En 1920 li membriĝis al la naciema studenta korporacio Corps Franconia Tübingen. Post finstudo kaj la subita morto de la frato Reinhold li profesie eniris la gepatran entreprenon en 1927 transprenonte ĝian gvidadon en 1934 (post la morto de la patro). La monarkiema eldonisto malŝatis la ideologion de la nazioj.[1] Post kiam la eldonejon malfermitis en marto 1943 Jubelt uzis la tempon por altvaloraj regionhistoriaj studoj kaj de la urbo kaj de la tuta regiono.

La Usona Armeo liberigis tutan Turingujon je la fino de la Dua mondmilito kaj nomumis Jubelt en la 27.4.1945 provizora urbestro posteulonta Hugo Ludwig Rath.[2] Post la okupiĝo de Zeitz fare de sovetiaj trupoj en julio 1945 Jubelt ne nur maldungitis en la 17.7. pro denunciado sed eĉ arestitis. Li pro malsato mortis en la aĝo de 53 jaroj en la sovetia speciala internigejo Buchenwald.

La urba konsilantaro honoris liajn meritojn por la urbo per la nomumo je honora civitano en la 25.11.1999. Post tio muntitis en la 25.5.2000 memorigtabulo por Jubelt sur la vando de la firmaa kaj loĝa ejo de la Jubeltoj.[3]

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Inter 1927 kaj 1943 Jubelt verkis artikolojn en pli ol 100 eldonoj de Unsere Heimat im Bild, regula anekso de la ĵurnalo Zeitzer Neuesten Nachrichten. Tie li klarigis pri aferoj el la historio de la urbo Zeitz kaj de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.

Memorigtabulo por Jubelt sur la vando de la loĝa kaj firmaa konstruaĵo de la Jubelt-familio en Zeitz

Samjare okazis speciala ekspozicio por Jubelt. En 2012/2013 la surloka Gewandhus-galeria okazigis novan ekspozicion sub la titolo Arthur Jubelt und sein Zeitz – Kampf und Scheitern.[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Unsere Heimat – Zeitz. Eldonis Hans-Joachim Richter. Memeldonejo, Leipzig 1999 (=Novpreso de unuopaj eldonaĵoj de inter 1927 kaj 1943).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans-Joachim Richter: Arthur Jubelt – das schlechte Gewissen von Zeitz, en: Mitteldeutsche Zeitung, Ausgabe Zeitz, Nr. 106, p. 10
  2. Jürgen Jeske: Bürgerschicksal in Zeitz. Biographie eines Zeitungsverlegers. En: Frankfurter Allgemeine Zeitung, 20.11.2017, p. 18.
  3. Hartmut Landes: Arthur Jubelt erfährt ehrendes Gedenken, En: Mitteldeutsche Zeitung, Ausgabe Zeitz, 26.5.2000.
  4. 'Michaelsbote. Amtsblatt der Stadt Zeit, 29.12.2012, p. 12.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Festschrift zum 50. Firmenjubiläum der Firma Reinhold Jubelt KG. Zeitz 1939.
  • Annette Kaminsky (eld.): Orte des Erinnerns: Gedenkzeichen, Gedenkstätten und Museen zur Diktatur in SBZ und DDR. Ch. Links Verlag, Berlin, 2a eldono, 2007. ISBN 978-3-86153-443-3, p. 432.
  • Hans-Joachim Richter: "Arthur Jubelt – ein Streiter gegen ideologische Zensur in zwei Diktaturen". En: Gerald Wiemers (eld.): Erinnern als Verpflichtung. Generalarzt a.D. Dr. med. Horst Hennig zum 85. Geburtstag. Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2011, ISBN 978-3-86583-556-7, p. 163–179.
  • Hans-Joachim Richter: Passion Zeitz. Arthur Jubelt – Vision und Wirklichkeit. Leipzig 2015, 2a eldono, 2017.
  • Gerald Wiemers: "Rezension von Hans-Joachim Richter: Passion Zeitz. Arthur Jubelt". En: Neues Archiv für sächsische Geschichte, ISSN 0944-8195, Jg. 87 (2016), p. 409–411.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arthur Jubelt en la germana Vikipedio.