Aslan Masĥadov
Aslan Masĥadov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Аслан Али кӏант Масхадан | |||||
Naskiĝo | 21-a de septembro 1951 en Ŝohaj, Kazaĥio, Sovetunio | ||||
Morto | 8-a de marto 2005 en Tolstoj-Jurt, Ĉeĉenio, Rusio | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | eksplodo vd | ||||
Tombo | nekonata valoro vd | ||||
Religio | sunaisma islamo | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Iĉkerio vd | ||||
Alma mater | Tbilisa supera artileria lernejo, Leningrada milit-artileria akademio de M. I. Kalinin | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | filo Anzor, filino Fatima | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto | ||||
| |||||
| |||||
la 2-a prezidanto de Iĉkerio | |||||
Dum | 12-a de februaro 1997 – 8-a de marto 2005 | ||||
Antaŭulo | Zelimĥan Jandarbijev | ||||
Sekvanto | Abdul Halim Sadulajev | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aslan Masĥadov (cirile Аслан Алиевич Масхадов; la 21-an de septembro 1951, Ŝohaj, Kazaĥio, Sovetunio — la 8-an de marto 2005, Tolstoj-Jurt, Ĉeĉenio, Rusio) estis ekde 1997 prezidento de Iĉkerio kaj unu el la gvidantoj de la ĉeĉenaj separatistoj.
Vivo
Masĥadov naskiĝis en 1951 en Kazaĥstano kiel filo de la deportita ĉeĉena familio. La familio revenis hejmen en 1956. Poste li finstudis en la artileria akademio de Tbiliso kaj faris la oficiran karieron en la Ruĝa Armeo. Oni sendis lin en 1981 al Hungario, kie Masĥadov gvidis sovetan unuon ĝis 1985 apud la urbo Tata, ĉe Baj. En 1992 li revenas al Ĉeĉenio kaj Ĝoĥar Dudajev nomumis lin stabestro de la armeo de la memdeklarita Iĉkerio.
Post la invado de la rusiaj trupoj en 1994, Masĥadov organizis gerilan militon en la Unua ĉeĉenia milito kaj iĝis post morto de Dudajev en 1996 traktado-gvidanto kun Moskvo. En 1996 li atingis armisticon kaj retiriĝon de la rusiaj trupoj.
La 27-an de januaro de 1997 li estis elektita prezidento kaj ĉefministro de Iĉkerio. Li reprezantis la moderan alon en la interna politiko kontraŭ la radikalaj fortoj kiel Ŝamil Basajev. Li povis nur parte regi la landon. En 1999 li enkondukis ŝarion, la 21-an de marto travivis bombatakon kaj la 16-an de aŭgusto enkondukis eksterordinaran staton.
Ekde la Dua ĉeĉenia milito li vivis kaŝe kaj gvidis parton de la ĉeĉenaj separatistoj. Kvankam li sekvis moderan politikon kaj serĉis interkonsenton kun Moskvo, oni akuzis lin pri teroratakoj kiel la ostaĝopreno en la Teatro ĉe Dubrovka (Moskvo) oktobre de 2002 kaj la ostaĝopreno en mezlernejo de Beslano septembre de 2004.
Li estis mortigita la 8-an de marto 2005 dum la operaco de la Federacia Sekurecservo en Tolstoj-Jurt.