Atlantic city

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Atlantic city

Atlantic City, Atlantika urbo, estas urbo en Usono en la ŝtato Nov-Ĵerzejo je 39°21′54″N 74°26′20″U  /  39.365°N, 74.43889°U / 39.365; -74.43889 (Atlantic city)Koordinatoj: 39°21′54″N 74°26′20″U  /  39.365°N, 74.43889°U / 39.365; -74.43889 (Atlantic city), sude de Novjorko.

Pozicio kaj datenoj[redakti | redakti fonton]

La urbo Atlantic City havas ĉirkaŭ 40.500 enloĝantojn. En la regiono loĝas ĉirkau 350.000.

Libertempaj eblecoj[redakti | redakti fonton]

Atlantic City estas konata per siaj ... Muzeoj kaj aliaj libertempaj aranĝoj kaj la plaĝo kaj la ĉiujaraj elektoj de la ekde 1921 okazantaj Miss-America-elektoj. La hazardludo estis lauleĝa en Atlantic City jam antaŭ Las Vegas. Tamen ĝia famo restis malantaŭ tiu de Las Vegas, almenaŭ eksterlande. Regione la urbo estas la plej ŝatata celo por libertempuloj el la regiono Novjorko.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En la "Boardwalk Hall", kiu estis konata kiel "Atlantic City Convention Hall" antaŭ la renovigo en 2001, estas la plej granda Orgeno de la mondo (vidu Boardwalk-Hall-Orgeno). Ĝi havas sep Manualojn, 336 Registrojn, ĉirkaŭ 32.000 ĝis 33.000 Pipojn. Ĝi estis konstruita dum 1929 ĝis 1932. Tamen ĝi ne estas la mondskale plej granda funkcianta orgeno, ĉar ekde jaroj nur ĉirkaŭ 1/3 de la materialo estas en ludpreta stato. Ekzistas subtena unuiĝo. La orgeno povas esti vizitata nur dum koncertoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa kampo de ekonomio estas la turismo. La internlando estas uzata por agrikulturo kaj vinkulturo.

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]