Attila Benedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Benedek
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de septembro 1916(nun 1916-09-15)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Nagybánya
Morto la 20-an de februaro 1995
en  Hungario Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Attila Benedek, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Benedek Attila estis hungara inĝeniero pri arbaroj, altlerneja instruisto.

Attila Benedek[1] naskiĝis la  15-an de septembro 1916(nun 1916-09-15) en Nagybánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Baia Mare en Rumanio), li mortis la 20-an de februaro 1995 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Benedek maturiĝis en Mezőtúr, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1939. Post la diplomo li estis ministeria oficisto jaron, pli poste li laboris en pluraj lokoj, sed inter 1951-1955 denove en la ministerio jam en alta posteno, pli poste inter 1955-1960 en priarbara direktorado. Inter 1960-1977 li estis docento kaj katedrestro en Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato, poste li pensiuliĝis. Liaj ĉefaj interesoj estis la arbara utiligo kaj administrado. Li edziĝis en 1941, lia edzino naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fakitermelés. (1951)
  • Fagyártmánytermelés az erdőgazdaságban. (Az Erdő, 1957)
  • A termelési érték növelési módszereinek néhány kérdése tölgyeseink ipari termelésében. (disertaĵo, 1966)
  • Erdőhasználattan. I–II. köt. (studenta lernolibro, 1967)
  • Szabványok alkalmazása. (studenta lernolibro, 1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.