Attila Kaszás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Kaszás
Attila Kaszás en 2016
Attila Kaszás en 2016
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1968
en Budapeŝto,  Hungario
Lingvoj Esperanto
Nacieco Hungario
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj redaktoro de Esperanto
vdr

Attila KASZÁS [kasaŝ] (naskiĝis la 17-an de marto 1968 en Budapeŝto) estas hungara redaktoro, konsultanto, manaĝisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto. En 2016 li estis redaktoro de la revuo Esperanto.

Liaj fakoj estis politika scienco, historio kaj Esperanto ĉe la universitato ELTE, kie li finstudis en 1991.

Kaszás estis aktiva en la junulara Esperanto-movado kiel estrarano de Hungara Esperanto-Junularo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (1997–1998). Li estis prezidanto de LKK de la 55-a IJK en Veszprém, Hungario.

En 2016 li laboris kiel la redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto[1], kaj kiel konsultanto.

Antaŭe li laboris por registaraj instancoj, ne-registaraj organizaĵoj kaj komercaj entreprenoj en diversaj kampoj, kiel ekz. junulara politiko, ekologia manaĝado, internaciaj rilatoj. Li doktoriĝas en la Universitato Andrássy. Li estis membro de la hungara UNICEF-komisiono inter 2012-2019.

Kaszás loĝas en Budapeŝto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova redaktoro por la revuo "Esperanto" – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 607, 2016-02-29.