Attila Pacsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Pacsay

Attila Pacsay en 2008
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1970 (1970-10-30) (53-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponisto
TTT
Retejo http://attilapacsay.com/
vdr

Attila Pacsay [paĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pacsay Attila estas hungara komponisto specialiĝanta al filmaj kaj teatraj muzikoj, altlerneja instruisto. Lia persona nomo foje estas eksterlande Atti.

Attila Pacsay [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1970 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Pacsay komencis siajn muzikajn studojn en piano, trumpeto, kaj trombono en la aĝo de 7. Li frekventis konservatorion en Győr. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1995 (inter 1993-1995 li havis stipendiojn). Lia ĉefinstruisto estis Emil Petrovics. Post la diplomo li komponis muzikojn por televido- kaj radioprogramoj. Ekde 1997 li specialiĝis al animacioj. En 2001 li ekinstruis en Arta Universitato Moholy-Nagy. Li (aŭ liaj komponaĵoj) ricevis premiojn inter 2000-2011.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tól-ig (filma muziko, 1998)
  • Soldat Pulcinella (teatra muziko, 2004)
  • Maestro (filma muziko, 2005)
  • muzikdisko de Tibor Tátrai (komponisto kaj muzika reĝisoro, 2007)
  • The Carer (filma muziko, 2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]