August Grotefend

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Grotefend
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1798 (1798-12-12)
en Ilfeld
Morto 28-an de februaro 1836 (1836-02-28) (37-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • latinisto
vdr

August GROTEFEND (naskiĝinta la 12-an de decembro 1798 en Ilfeld, mortinta la 28-an de februaro 1836 en Göttingen) estis germana filologo kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La nevo de Georg Friedrich Grotefend studis en Göttingen kaj iĝis en 1821 instruisto ĉe la lernejo Paedagogium en sia naskiĝurbo kaj en 1831 lernejestro de la gimnazio de Göttingen. Krome oni dungis lin ekde 1835 kiel eksterorda profesoro universitata.

Li verkis: »Materialien lateinischer Stilübungen« (Hannover 1824, kun komento en 1825); »Grundzüge einer neuen Satztheorie« ((Hannover 1827); »Ausführliche Grammatik der lateinischen Sprache« (Hannover 1829–30, en du partoj); »Lateinische Schulgrammatik« ((Hannover 1833).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 8. Leipzig 1907, p. 430 (interrete ĉi tie)