Azadiraĥto
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hinda azadiraĥto aŭ nimo
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
Azadiraĥto ( Azadirachta ) estas genro de du specioj de arboj en la angiosperma, familio de meliacoj ( aŭ mahagonofamilio ). Multaj specioj estis priskribitaj en la genro sed nur du estas nuntempe agnoskitaj, A. excelsa (Jack) Jacobs, kaj la ekonomie grava hinda azadiraĥto ( A. indica A. Juss. (Mabberley et al. 1995, Pennington & Styles 1975). Ambaŭ specioj estas indiĝenaj en la Hindomalaja ekozono, kaj hinda azadiraĥto ankaŭ estas vaste kultivita kaj naturigita ekster sia indiĝena arealo. La rezino de la arboj estas kuracile uzita.
Tiuj specioj ne devas esti konfuzitaj kun Melia azedarach L.
Bibliografio [redakti]
- angle Mabberley, D. J. et al. 1995 : Azadirachta, pp. 337–343. In : Flora Malesiana, ser. 1 Spermatophyta 12(1): 1-407.
- angle Pennington, T. D. and B. T. Styles 1975 : A generic monograph of the Meliaceae. Blumea 22: 419-540.