Azia-Oceania Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Azia Kongreso de Esperanto (AKE) (Azia Esperanto-Kongreso) okazas fare de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, kun la preparado fare de la Loka Kongresa Komitato (LKK), ĉiun 3-an jaron ĝis 2008, kaj ĉiun 2-an (ĝis maksimume 3-an) jaron ekde tiam. La 7-a kongreso okazas en Israelo en aprilo 2013.

La ĝisnunaj kongresoj:

  1. 1-a, 21-a ĝis 25-a de aŭgusto 1996; Ŝanghajo, Ĉinio; 486 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Azio kaj la 21-a jarcento"
  2. 2-a, 22-a ĝis 25-a de aŭgusto 1999; Hanojo, Vjetnamio; 420 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Kunlaboro por Paco, Stabileco, kaj Disvolvigo"
  3. 3-a, 23-a ĝis 26-a de aŭgusto 2002; Seulo, Koreio; 552 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Interkompreniĝado inter kulturoj"
  4. 4-a, 25-a ĝis 29-a de aŭgusto 2005; Katmanduo, Nepalo; 173 aliĝintoj el 7 landoj (el ili pli ol 100 el Nepalo). La kongreso estis origine planita por la 4-a ĝis la 8-a de marto, sed prokrastita pro puĉo kaj la nestabila politika situacio en la lando. Antaŭaj ministroj kaj opoziciuloj estis malliberigitaj kaj sur la stratoj aperis multaj soldatoj. La kongreso fine okazis en aŭgusto.
  5. 5-a, 11-a ĝis 15-a de februaro 2008; Bengaluro, Barato; 254 aliĝintoj el 25 landoj; kun la temo "Esperanto en multlingva Azio".
  6. 6-a, 19-a ĝis 23-a de junio 2010; Ulanbatoro, Mongolio. 254 aliĝintoj el 33 landoj; kun la temo "Azia Harmoniiĝo per Esperanto".
  7. 7-a, 18-a ĝis 22-a de aprilo 2013; Jerusalemo, Israelo; informo akirebla ĉe LKK[1][2].

Referencoj

  1. Israela informejo, inter alie kun la detala kongresa libro (en formato PDF)
  2. tutpaĝa artikolo pri la kongreso en la revuo Esperanto, januaro 2013 (en formato PDF)