Azia Komisiono de UEA
La Azia Komisiono de UEA (ankaŭ nomita Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA, KAEM) estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Azio.
La Komisiono fondiĝis en 1990. Ĝi eldonas bultenon, mastrumas plurajn projektojn por disvastigo de Esperanto, aranĝas aziajn kongresojn, ktp. Ĝi funkcias per la rento de la tiel nomata Fondaĵo Azio de UEA. Ĝi organizas la Azian Kongreson de Esperanto.
Vidu similajn instancojn: Afrika Komisiono de UEA, Amerika Komisiono de UEA
Enhavo |
[redakti] Projektoj
- A
Kunlaboro de aliĝintaj landaj asocioj
A-1: regule kunveni en ĉiu UK kaj Azia Kongreso
A-2: interŝanĝadi kaj sendi informojn
- B
Sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistas la movado, au kie estas bezonata altnivelaj instruistoj de Esperanto
- C
Aligi aziajn aktivulojn al UEA
- Ĉ
helpi pri Esperanto-libroj
Ĉ-1: eldono de necesaj libroj
Ĉ-2: transdoni librojn de donacantoj al aziaj esperanto-kluboj, asocioj kaj individuoj, kaj alvokoj al ĉiuj Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj
[redakti] Membro-landoj
- Israelo(ekde 2008)
- Mongolio (ekde 2009)
[redakti] Komisionanaro
- Prezidanto: Sasaki Teruhiro el Japanio
- Vicprezidanto: Hoang Ngoc Boi el Vjetnamio
- Vicprezidanto: Wang Ruixiang el Ĉinio
- Sekretario: Nema el Koreio
- Kasisto: Ranganayakulu el Barato
- Komisionanoj
- Sasaki Teruhiro el Japanio
- Reza Torabi el Irano
- Indu Thapaliya el Nepalo
- Saidnabi Saidilhomzoda el Uzbekio
- Tariq Umar Chauhdry el Pakistano
- Esti Saban el Israelo
- Chimedtseren Enkhee el Mongolio
- Subkomisionanoj
- Projekto C
Sasaki Teruhiro el Japanio
- Esperanto en Azio
Tahira Masako (provlego)
Isino Yosio (presado kaj ekspedo)
- Kasafero
[redakti] Eldonaĵoj de KAEM
[redakti] Aziaj Esperanto-Asocioj
[redakti] komisiitaj laboroj de UEA
[redakti] TTT-ejo
La TTT-ejo de la Komisiono http://www.kaem.org
Malnova ttt-ejo http://www.jei.or.jp/kaem/kaem_kap.htm