Bácsalmás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bácsalmás kaj departemento Bács-Kiskun en Hungario

Bácsalmás (bAĉalmAŝ), germane Almasch estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en distrikto Bácsalmás[1], kies centro estas. Almás estas pomoarbaro.

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, preskaŭ ĉe la landlimo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Bátaszék.

Kolono de Sankta Triunuo en Bácsalmás

Historio

La komunumo estis loĝata dum la avara erao. Komence la komunumo nomiĝis simple Almás. Post la turkoj alvenis komence serboj, poste germanoj, slovakoj kaj hungaroj. La komunumo havis preĝejon ekde 1740, iĝis kampurbo inter 1808-1871 kaj distriktejo inter 1873-1962. En 1903 la fervojo ekfunkciis, ekde 1904 la oficiala nomo estas Bácsalmás. Inter 1919-1921 la serboj okupis la urbeton kun Pécs kaj proklamis apartan respublikon. Dum la 2-a mondmilito la urbeto travivis ĉiujn tragikaĵojn. Unue la judoj estis deportitaj, kiujn la germanoj sekvis (5100 da germanoj!), la hungareco suferis pro trudlaboro, fine okazis loĝantarŝanĝo inter slovakoj kaj hungaroj.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Bácsalmás naskiĝis:

En Bácsalmás mortis:

Komunumoj pri almás (= poma aŭ pomarbaro) en Hungara reĝlando

Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin en Bălan (Sălaj)!

Almás Almásfüzitő Almásháza Almáskamarás Almáskeresztúr Bácsalmás
Dunaalmás Fertősalmás Hontalmás Magyaralmás Pozsonyalmás Rácalmás
Szádalmás Szepesalmás Tóalmás Torontálalmás
  1. http://www.jaras.info.hu/lap/bacsalmasi-jaras