Béla Csepreghy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Csepreghy
Persona informo
Naskonomo Csepreghy Béla Jenő Mária
Naskiĝo la  8-an de decembro 1907(nun 1907-12-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto 1952
en Usono (Usono)
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Jenő Csepreghy
Okupo
Okupo filmreĝisorovicdirektoro • location manager • filmproduktoro
vdr

Béla Csepreghy [ĉepregi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csepreghy Béla Jenő Mária estis hungara produktoro, reĝisoro. Lia frato estis Jenő Csepreghy.

Béla Csepreghy [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1907 en Budapeŝto, li mortis en 1952 ie en Usono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Csepreghy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato Pázmány Péter en 1928. Post la diplomo li laboris en ministerio pri Religio kaj Eduko. Ekde 1937 li estis asistanto en la filma produktejo, en la sekva jaro li jam estis reĝisoro. En 1939 li establis filman firmaon kun Jenő Csepreghy. Post la 2-a mondmilito li translokiĝis al Usono.

Elektitaj reĝisoraĵoj kiel asistanto[redakti | redakti fonton]

  • Viki (1937)
  • Varjú a toronyórán (1938)

Liaj filmaj laboroj (kiel produktoro)[redakti | redakti fonton]

  • Tokaji aszú (1940)
  • A régi nyár (1941)
  • Külvárosi őrszoba (1942, kun iu alia)

Liaj aliaj filmaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • A pusztai királykisasszony (1938, reĝisoro)
  • Pénz beszél (1940, scenaristo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.