Béla Horváth (poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Horváth
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1908 (1908-05-25)
en Budapeŝto
Morto 26-an de novembro 1975 (1975-11-26) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • tradukistoredaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Béla Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Béla estis hungara poeto, tradukisto, ĵurnalisto, redaktoro.

Béla Horváth [1] naskiĝis la 25-an de majo 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de novembro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Horváth frekventis gimnazion en Veszprém (urbo), universitatojn en Parizo kaj sia naskiĝurbo. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. Ekde 1927 li kontribuis ĉefe en Napkelet, eĉ aperis lia debuta poemaro. En la 1930-aj jaroj li estis ĵurnalisto aŭ redaktoro kaj li partoprenis en fondoj de gazetoj. En 1938 li estis arestita duonjaron pro politikaĵo. En 1943 li soldatiĝis apartenanta al puntaĉmento, en 1945 li iĝis militkaptito de Usono, poste li denove ĵurnaladis 3 jarojn. Inter 1948 kaj 1952 li instruis en Italio, poste ĝis 1957 li estis redaktoro en Radio Libera Eŭropo. En 1962 li revenis al Hungario, kie li redaktis gazeton.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szőlőhegy délben (1929) - poemoj
  • Legjobb a lehetetlen (1935) - poemoj
  • Pepinka szép kisasszony. Egy szerelem története (1942) - romano
  • Krisztus Urunk, a pápa, meg a szegény ember (1947) - hungare kaj itale
  • Versek (1955) - poemoj
  • A végkor (1962) - poemoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]