Béla Szende (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Szende
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1905 (1905-12-05)
en Budapeŝto
Morto 29-an de aprilo 1957 (1957-04-29) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero • maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Béla Szende [sende], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szende Béla estis hungara inĝeniero.

Béla Szende [1][rompita ligilo] naskiĝis la 5-an de decembro 1905 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de aprilo 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Szende abiturientis cistercianan gimnazion en Eger en 1923, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József. Jam dum la studentaj jaroj li interesiĝis pri telekomunikado de la flugmaŝinoj, tial post la diplomo li laboris en instituto pri flugado. Ekde 1943 li havis postenon en fabriko pri flugmaŝinoj. Post la 2-a mondmilito li fondis propran firmaon, kie oni produktis instrumentojn por la aviado. Post la ŝtatiĝo en 1949 li esploris rilatojn de la jonosfero kaj la radiado. En 1954 li kreis instrumenton, kiu baldaŭ helpis eĉ la raketoteknikon kaj spacoesploradon. La instrumento ricevis premion en 1958 en Mondekspozicio en Bruselo. Béla Szende ricevis postmortan premion Kossuth.

Fontoj[redakti | redakti fonton]