Béla Zsedényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ZSEDÉNYI Béla [ĵede:nji be:la] estis hungara jursciencisto. Li naskiĝis la 5-an de aprilo 1894 en Aknasugatag en, departemento Máramaros (hodiaŭ en Rumanio) kaj mortis la 8-an de februaro 1955 en Budapeŝto. Li havis gravan rolon en la enkodukado de la parlamenta sistemo post finiĝo de la nazia okupado (ekde 1944).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Zsedényi studis en la jurakademio de Máramarossziget, poste juron en Universitato de Budapeŝto. Li soldatservis en la unua mondmilito kiel ĉefleŭtenanto. Li estis ekde 1919 ĉefnotario de Komárom, ekde 1925 instruisto de la miŝkolca evangelika jurakademio, kie li laboris kiel ordinara (dungita) instruisto ekde 1928, sed estis same ekde 1928 privata instruisto en la Universitato de Pécs. Li estis inter 1939 kaj 1944 ĉefredaktoro de la supra-hungaria Reggeli Hírlap. Li estis membro de la evangelika koncilio kaj estis samtempe ĉefnotario de la Tisa evangelika eklezia distrikto. Li estis komisiito de Miskolc en la Provizora Nacia Asembleo ekde la 17-an de decembro 1944, oni elektis lin al ties prezidanto la 21-an de decembro. Li restis en tiu pozicio ĝis fino de 1946. Li estis ekde la 26-a de januaro 1945 prezidanto de la Nacia Ĉefkonsilio. Li partoprenis en organizado de la Civita Demokrata Partio, sed li agadis en la parlamento kiel senpartiano. Li abdikis fine de 1946 kaj malfermis advokatan oficon. Li revenis en la politikon en somero de 1947 kaj iĝis reprezentanto de la Hungara Sendependeca Partio, sed pro la komunista premo, li retiriĝis. Oni arestis lin la 24-an de majo 1950 pro falsaj akuzoj (organizado por renversi la ŝtaton, spionado), kiujn li konfesis pro la turmentoj. Oni konfiskis liajn posedaĵojn kaj punis lin je ĝismorta prizono la10-an de novembro. Li mortis en la prizono.

Liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A felsõházi javaslat (1925)
  • Az alkotmányjogi reformok politikai problémái (1925)
  • A demokrácia válsága (1926)
  • A törvényhatóságok képviselete az országyûlésen (1927)
  • Vitás közjogi kérdések (1932)
  • A magyar jogszemlélet néhány alapvonása (1932)
  • A kormányzói jogkör kiterjesztése (1937)
  • A felsõház új jogköre (1938)
  • A magyar alkotmányjog fejlõdése 1918-tól 1938-ig (1939).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]