Büsingen am Hochrhein

El Vikipedio
(Alidirektita el Büsingen)
Saltu al: navigado, serĉo
Büsingen am Hochrhein
Blazono
Büsingen am Hochrhein (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Lage von büsingen im detail.svg
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Konstanz
Urborajtoj -
Koordinatoj 47°41′49″N 08°41′25″O  /  47.69694°N, 8.69028°O / 47.69694; 8.69028 (Büsingen am Hochrhein)
Alto super la marnivelo 395 m
Areo 7,62 km2
Telefona antaŭkodo 07734 (Deutschland) 052 (Schweiz)
Poŝtkodo 78266 (Deutschland) 8238 (Schweiz)
Aŭtomobila kodo BÜS
Oficiala kodo 08 3 35 015
Komunumestro Gunnar Lang
Adreso de la administrejo Junkerstraße 86
78266 bzw. 8238
Büsingen am Hochrhein
Komunuma retejo www.buesingen.de
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Büsingen am Hochrhein estas komunumo de Germanio. Ĝi estas eksklavo en la svisa Kantono Ŝafhaŭzo, kiu apartenas al la distrikto Konstanz de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 1429 loĝantojn.

Rigardo al Büsingen am Hochrhein

Enhavo

[redakti] Germana enklavo en Svislando

Büsingen siutas ĉe la bordo de la rivero Rejno kaj estas komplete ĉirkaŭita de svisa teritorio. Ĝ limas norde al la Kantono Ŝafhaŭzo kaj sude al la rivero Rejno, je kies alia flanko troviĝas la Kantonoj Zuriko kaj Turgovio. Por atingi el Büsingen la ceteran teritorion de Germanio, necesas trairi svisan teritorion kaj transiri la svis-germanan doganejon. Tio ŝanĝiĝos kun la ekvalidiĝo de la Ŝengentraktato en somero 2008.

Ekzistas aparta ŝtata kontrakto inter Germanio kaj Svislando, kiu regulas la rilaton inter Germanio kaj Svislando rilate la komunumon Büsingen.

[redakti] Valuto

Dum longa tempo oni en Büsingen akceptis ekskluzive svisajn frankojn ĝis nova leĝo en la okdekaj jaroj devigis la komunumon Büsingen ankaŭ akcepti germanajn markojn kaj nuntempe eŭrojn. Tamen eblas ĉie en Büsingen ankaŭ pagi per svisaj frankoj kaj la franko daŭre estas le preferita valuto, ĉar la plej multaj loĝantoj de Büsingen laboras en Ŝafhaŭzo aŭ en la Kantono Zuriko kaj gajnas sian salajron en svisaj frankoj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Oficiala retejo de la komunumo Büsingen am Hochrhein

[redakti] Bildoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj