Bagdad Café (filmo)
El Vikipedio
Bagdad Café («Bagdad» Kafejo) estas germana filmo de Percy Adlon aperinta en 1987.
Enhavo |
[redakti] Temo
La rakonto disvolviĝas en motelo lokita en Bagdad, Kalifornio, fantomurbo en la Mojave-dezerto, vojflanke de la fama Ŝoseo 66. Post disputo kun sia edzo, Jasmin, Bavar-devena virino troviĝas sola kaj ekloĝas en «Bagdad» Kafejo mastrumata de Brenda, bruema kaj stresata virino. En tiu stranga dekoro, Jasmin komence inspiras singardemon. Tamen, iom post iom, ŝi fariĝas ne malhavebla kaj redonas vivon al «Bagdad» Kafejo.
[redakti] Teĥnikaĵoj
- Internacia titolo: Bagdad Café («Bagdad» Kafejo)
- Originala titolo: Out of Rosenheim (For de Rosenheim)
- Reĝisoro: Percy Adlon
- Scenaro: Percy Adlon, Eleonore Adlon kaj Christopher Doherty
- Produktado: Percy Adlon kaj Eleonore Adlon
- Muziko: Bob Telson
- Foto: Bernd Heinl
- Muntado: Norbert Herzner
- Ĝenro: Drama komedio
- Aperdatoj:
[redakti] Rolularo
- Marianne Sägebrecht: Jasmin Muenchgstettner
- CCH Pounder: Brenda
- Jack Palance: Rudi Cox
- Christine Kaufmann: Debby
- Monica Calhoun: Phyllis
- Darron Flagg: Salomo
- George Aguilar: Cahuenga
- G. Smokey Campbell: Sal
- Hans Stadlbauer: Muenchgstettner
- Alan S. Craig: Eric
- Apesanahkwat: Ŝerifo Arnie
- Ronald Lee Jarvis: Kamion-ŝoforo Ron
- Mark Daneri: Kamion-ŝoforo Mark
- Ray Young: Kamion-ŝoforo Ray
- Gary Lee Davis: Kamion-ŝoforo Gary
[redakti] Rekompencoj
- 1989: César por plej bona fremda filmo al Percy Adlon.
[redakti] Komentaro
- La filmo famiĝis samtempe kun originala kanzono «Calling you», interpretita de Jevetta Steele: A desert road, from Vegas to nowhere ...
- La vera Bagdad Café, antaŭe nomita Sidewinder Cafe, ekzistas apud la fantomurbo Bagdad (Kalifornio) en Ŝoseo 66 kaj ĉiujare akceptas nostalgiajn vizitantojn (pozicio en Google Earth: 34°49'11.10"N, 116°38'37.50"W).
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Filmo |
