Bajo tierra seca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bajo tierra seca
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Bajo tierra seca (Sub seka tero) estas romano de la hispana verkisto César Pérez Gellida, kiu havigis al li la Premion Nadal de 2024.​[1]

La agado okazas en Ekstremaduro komence de la la 20-a jarcento, kaj temas pri malapero de riĉa vidvino terposedanto.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Unua parto[redakti | redakti fonton]

  • El hombre de la cicatriz (La cikatra viro). Aresto de Jacinto Padilla en trajnstacio de Zafra.
  • La flor de la pereza (Pigrofloro). Du civilgvardianoj rajdas el Almendralejo ĝis Zafra por zorgi pri la pridemandado al Padilla, arestito pro malaperigo de la Vidvino, incendio kaj ŝtelado. Leŭtenanto Gallardo evitas fitraktadon de la lokaj civilgvardianoj. Li estas drogomaniulo per opio (la pigrofloro), al kio li alkutimiĝis en Filipinoj, kie li mem ricevis fizikan fitraktadon.
  • Una vida circense (Cirka vivo). Senka faris cirkan vivon kun sia patrino, kiu poste devis esti kelnerino en bordelo de Lisbono, kie murdis ŝin kliento, pro kio Senka murdis la bordelestron. Konsekvence ŝi devis fuĝi kaj ŝangi sian nomon al Antonia Monterroso kaj suferis malsaton en Badajoz.
  • Un triunfo (Venko). Komenco de la pridemandado. Padilla konfesas, ke li estis amanto de la Vidvino, kaj ke ambaŭ planis la incendion de la bieno por ricevi la pagon de la asekuro.
  • Puercos (Porkoj). Viroj estas porkoj, kiuj kaŝobservas allogan virinon, kia la Vidvino. Antaŭ kelkaj tagoj ŝi denoncis en Almendralejo seksatakojn fare de Jacinto Padilla.
  • La zona abisal de los sin alma (La profundmara zono de senanimuloj). Padilla sciante, ke la Vidvino denoncis lin, konfesas, ke la mortintoj estas en puto. La serĝento Pacheco malsupreniras kaj oni eltiras sep kadavrojn.
  • Gruñidos (Gruntoj). La civilgvardianoj portas naŭ kadavrojn kaj la arestiton al Zafra kaj planas sekvi al Almendralejo la sekvan tagon. Dume riĉulo, kontrabandisto kaj prostituestro planas kapti la arestiton survoje. Padilla havas viziojn rilatajn al la murdoj en la ublieto, aŭdas porkajn gruntojn. La leŭtenanto fumas opion kaj ricevas junan prostitutinon. Embusko.
  • Ángel de la guarda (Gardanĝelo). Antaŭ jaroj en Jerez de los Caballeros malriĉega Antonia Monterroso allogis panfariston Gregorio Espinosa por edziniĝi al ŝi. Li estus ŝia gardanĝelo.
  • Un majadero con dinero (Monhava stultulo). Patricio kaj aliaj sbiroj je la konto de Ramón Acevedo dekomence sukcesas en la embusko por kapti Padilla el la civilgvardianoj. Francisco Espinosa, frato de Gregorio, ŝajne mortinta venenita, vizitas Acevedo cele al lokigo de Antonia pere de informoj havotaj el Padilla. Gallardo renversas la situacion de la embusko kaj senarmigas la atakintojn.
  • De andamios y casamientos (Pri skafaldoj kaj nuptoj). En Jerez el skafaldo Padilla kun sia onklo ĉeestas en la enirado kaj elirado de Antonia en ŝia nupta ceremonio. Ambaŭ seksaltiras unu la alian.
  • Odiar con el corazón (Kore malami). Padilla rakontas al Gallardo sian ampasion por Antonia, kaj kion li scias pri ŝi kaj ŝia pasinteco. Revenas Pacheco al Zafra kun plifortigoj. Gallardo decidis, ke li revenos al Zafra kun Padilla kaj sia vundita ĉevalo, dum Pacheco pluos al Almendralejo peti fortojn. Kompliceco de la submetita civilgvardiano Yáñez kun la prostituestro kaj kontrabandisto Acevedo. Tiu ekspluatas inter aliaj Rosario, nevino de maljuna Menchu.
  • Agridulce fragancia protectora (Dolĉacida protekta aromo). En Jerez Antonia memoras la aromon de sia patrino. Ŝi ricevas viziton de sia bofrato Francisco, kiu minacas ŝin per juraj demarŝoj por malhelpi, ke ŝi finhavu la familian riĉon; sed ŝi ŝajnigas seksatakon faritan de li. Poste rakontas tiun falsan atakon al Gregorio, kiu decidas plifortigi ŝian situacion.
  • De ricos con dinero (Pri monhavaj riĉuloj). En Zafra Gallardo elprenas la arestiton Padilla por eviti kidnapon fare de la sbiroj de Acevedo. En la bieno civilgvardianoj trovas tion kio ŝajnas la kadavron de la Vidvino.

Dua parto[redakti | redakti fonton]

  • El Gallo frente al Pasmo de Triana (Taŭrluda duelo). En Sevilo Antonia investas la monon ricevitan el la asekurkompanio pro incendio de la panvendejo en vivosekuro nome de sia edzo. Post taŭrludado, Antonia decidas investi en domegaĉetado por instali hotelon.
  • Un baile lento (Lanta danco). Rosario helpas Gallardo fuĝi kun Padilla tra Zafra. Francisco dungas esploriston Costa por scii pri Antonia. Padilla plue rakontas pri Antonia.
  • Un trotamundos (Mondovaganto). Costa sekvas Antonia en la trajno al Sevilo en la trajno kaj seksumas kun ŝi, eĉ al ŝi. Poste vizitas sian iaman kamaradon Gallardo en Almendralejo, montras la foton de Antonia, sed finfine ne konfesas la aferon.
  • Un príncipe azul (Blua princo). Gallardo esta kvazaŭ blua princo por Rosario kaj revenas al la pensiono rekuperi opion, kaptas lin la sbiroj, sed lasas lin, ĉar ili serĉas Padilla. Tiu klopodas por fuĝi, sed Rosario kapofrapas lin.
  • Ariete (ramo). Mortas Gregorio Espinosa kaj Antonia heredas. Padilla scias, ke ŝi aĉetis strikninon kaj ĉantaĝas ŝin por iĝi partneroj kaj aĉeti bienon por porkobredado. En Sevilo Sixto Simón faris fraŭdon kaj malaperis portante la monon de Antonia; la hotelo estis mensogo.
  • Muertos anónimos (Anonimaj mortintoj). Tiuj pro la gripo de 1917. Homamaso venas al la kazerno de Zafra vidi la kadavrojn, inklude Francisco Espinosa en ĵus aĉetita aŭto. La sbiroj venas preni la dentaron de la Vidvino. Pafado en la kazerno, Ili mortigas la civilgvardianon Linares kaj Gallardo preskaŭ murdas Yáñez, kiu permesis ilin eniri.

Tria parto[redakti | redakti fonton]

  • El que algo quiere (Kiu ion volas). Antaŭ unu jaro Antonia edziniĝis al Domingo Palomo, kaj Padilla estis la zorganto de la bieno kaj ŝia amanto; ŝi muntis kaptilon, kaj faligis muelŝtonon sur sia edzo, pro kio heredis la bienon. En la kazerno oni pridemandis ŝin, estis suspektoj, sed ne pruvoj. El la mono de la asekuro ŝi pagas en Sevilo novan dentaron, sed por bone instali ĝin, ŝi sola elŝiris brutale ankoraŭ ne falintajn mueldentojn. La frapfrazo estas "Kiu ion volas, tiu devas peni".
  • Resistir (Rezisti). En la kazerno Gallardo pridemandas la civilgvardianojn kaj murdas aŭ devigas memmortigi sin la civilgvardianon Yáñez. Alvenas jurkuracisto esplori la kadavrojn. Padilla konfesas al Gallardo, ke li murdis la esploriston Sebastián Costa, iama kolego de Gallardo kaj amanto de Antonia, dum la ceterajn murdojn faris Antonia mem, inklude tiun de ŝia duonfilino Clara.
  • Algo le cuesta ("tiu devas peni"). Antonia publikigas gazetreklamojn petante pretendantojn. Abel Calderón estis la unua, poste alia, ŝi ricevas juvelojn kaj seksumas kun ili. Clara memmortigis sin, kiam Antonia estis ĵus sendonta ŝin al internulejo.
  • Resistir (segundo intento) (Rezisti (dua klopodo)). Patricio Carvajal kaj la aliaj sbiroj venas ĉe Menchu kaj Rosario murdi Padilla, sed Gallardo vundas ilin kaj mortigas Patricio. Sed Tino antaŭ morti, mortigas Menchu. Rosario restas sola.
  • Desaparecer (Malaperi). Costa intencis malaperi kun Antonia rekuperinte la monon el la fraŭdo de Sevilo, vendonte la bienon kaj malaperiginte Padilla. Antonio rakontas tion al Padila por ke li murdu lin.
  • Una corazonada (Antaŭsento). Espinosa plu deziras scii tion kio okazis al sia frato kaj Acevedo plue planas murdi Gallardo kaj kapti Padilla. Li ordonas kidnapi Rosario. La komandanto el Almendralejo sendas la kapitanon Valenzuela anstataŭi Gallardo. Tiu ricevas la informon pri la kadavroj kaj montras tiun de Antonia al Padilla.

Kvara parto[redakti | redakti fonton]

  • Pura sangre (Pura sango). Herminio Montiel venis decidita amori kun Antonia, sed malafable, kaj tial ŝi venenigis lin. Padilla malaperigos la kadavron en la puton, kaj ricevos amoran premion. Ankaŭ Pedro Berrocal deziris perforti ŝin kaj Padilla kaj Antonia murdis lin. Lia frato Pablo Berrocal venas esplori tion kio okazis al Pedro, li pridemandas pri lia pursanga ĉevalo.
  • El renacido (La renaskito). Gallardo portas Padilla ĉe Acevedo por interŝanĝi lin kontraŭ Rosario. Sed Aurelio volas ŝin por si mem kaj startas kverelo kaj pafado. Tiel Yáñez (kiu nur ŝajnigis sian morton) aperas kaj kunlaboras en la plano de Gallardo. Ankaŭ Costa reaperas.
  • Animal (Besto). La plano kun Costa estas vendi la bienon al Acevedo, incendii ĝin, ricevi la monon de la asekuro, senigi el Padilla kaj foriri, sed la tria faro ne eblus kun la unua. Seksumado kun Costa, kiu tiurilate estus besto, besta.
  • Un espíritu (Spirito). Ĉe Acevedo intensa interpafado, mortas Espinosa, Yáñez ktp. Costa, kvazaŭ revivigita spirito, forportas Padilla, kaj la poseddokumentojn de la bieno aĉetita de Acevedo, kiu kompletigas la rakonton.
  • Un impulso cerril (Kruda elano). Kelkajn tagojn antaŭe, kiam Antonio denoncis en Almendralejo supozitajn krimojn de Padilla, ŝi allogis ankaŭ la leŭtenanton Gallardo.
  • La dama de la guadaña (La damo de la falĉilo). Pluas la pafado, Rosario mortigas Acevedo kiu estis mortigonta ŝin; Costa portas Padilla al sia kabana kaŝejo, kie estas ankaŭ Antonia.
  • Un segundo impulso cerril (Dua kruda elano). Post la denonco, Gallardo vizitas Antonia ĝuste kiam ŝi preparas kadavron de mortintino por anstataŭi ŝin. Okazis nenio kaj Gallardo revenas.
  • Opio y escudo (Opio kaj ŝildo). Antonia konfesas ĉion al Padilla kaj eĉ savas lian vivon kiam ili estis venenigonta lin. Alvenas la kapitano Valenzuela ĉe Acevedo, dum Gallardo kaj Pacheco sekvas Costa ĝis la kabano. Pafado. Costa kaj Antonia fuĝas, abandonas Padilla. Alvenas Valenzuela, arestas Gallardo kaj prifajfas pri la fuĝintoj. Gallardo rezignas pri sia posteno kaj restas kun Rosario: ŝi estos lia opio, kaj ŝi estos ŝia ŝildo.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

En epiloga Noto la aŭtoro rakontas, ke okazis simila historio protagonistigita de norvega Brynhild Paulsdatter Sorset (n. 1859), kiu realigis tiajn farojn.[2] Sur tiu strukturo la romanisto enkuntekstigis la aferon en Ekstremaduro de komenco de la 20-a jarcento, aldonis kelkajn rolulojn, inter kiuj ĉefe tiujn de la policaj civilgvardianoj, aparte de la leŭtenanto Gallardo kun sia opidependo, kaj de la aliaj gravuloj, inter kiuj la krimulo kaj terposedanto Acevedo.

La stilo saltas konstante de la kerna momento de la incendio de la bieno antaŭen kaj malantaŭen por kompreni la diversajn epizodojn kiuj formas mozaikon de la historio. La stilo similas al tiu de trilera filmo, kun fojaj priskriboj de la tiama tiea socio. Kurioza ne malbundas anakronismoj, kiel ekzemple trajnvojaĝoj de Zafra, Almendralejo aŭ Jerez de los Caballeros al Badajoz, kiam nepre oni devus trairi Mérida, kiu ne aperas en la romano. Neniam estis trajnlinio el Zafra aŭ Jerez al Badajoz se ne tra Mérida, kio kontrastas kun ĝenerala realismo de la rakontostilo, mildigita per mallongaj humuraj komentoj en la plej sangelverŝaj epizodoj.

La titolo aludas al fina dialogero inter la du ĉefaj gekrimuloj:"Sub seka tero nenio bona ĝermas".[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. César Pérez Gellida, premio Nadal 2024
  2. op. cit, pp. 493-499.
  3. op. cit, p. 486.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]