Bakonyoszlop
El Vikipedio
Se la artikolo havas pli ol unu mankon, bonvolu uzi la ŝablonon {{Rq}}. Krome aŭtomate aldoniĝas la kategorio Kategorio:Artikoloj sen ŝablono.
Bakonyoszlop (bakonjoslop) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Zirc. Oszlop signifas kolono. Ĝis 1913 la oficiala nomo estis Oszlop.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 8418
- Telefonprefikso: 88
Situo [redakti]
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Zirc troviĝas 10 km-ojn for.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1392 en formo Ozhlop. Tiutempe la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Csesznek. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste la kampoj apartenis al familio Esterházy, kiuj venigis germanojn kaj aŭstrojn. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo de 1746
- baroka kastelo de Esterházy el la 18-a jarcento
- ekskursejoj
