Balta lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balta lingvaro
Mapo
Bazaj informoj
Regiono Litovio, Latvio (La strie markitaj lingvoj ne plu estas uzataj.)
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko

Hindeŭropa
 Baltslava
  Balta lingvaro
Pliaj trajtoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 bat
vdr

La balta lingvaro estas sublingvaro de la hindeŭropa lingva familio. Ĝis la 18-a jarcento ekzistis kvin pliaj baltaj lingvoj, el kiuj aparte menciindas la praprusa lingvo kaj la kurona lingvo. La praprusa lingvo mortis ĉe la fino de la 17-a jarcento, danke al la germaniĝo kaj la kristaniĝo de tiu epoko. La litova kaj latva apartenas al la orienta subgrupo de la balta lingvaro. En kelkaj trajtoj la balta lingvaro iom similetas al la slava lingvaro.

Antaŭ la unuaj klopodoj konkeri - mil jaroj antaŭe - la baltoj vivis en sekureco. Tial la baltaj lingvoj restis inter la plej malnovaj kaj neŝanĝitaj de la hindeŭropaj lingvoj.

Hodiaŭ oni konsideras la litovan lingvon pli juna ol la orientan latvan, eĉ se tiu-ĉi estas multe malsama ol dum ĝia unua skribaĵo dum la 16-a jarcento. Inter la baltaj lingvoj la praprusa konservis la plejmulton da siaj praaj aspektoj; ĝin oni unuafoje skribis dum la 14-a jarcento en la vortaro prusa de Elbing.


Okcidentaj baltaj lingvoj

Orientaj baltaj lingvoj

(† signifas formortintan lingvon)

Etnoj

Etnografio > Etno > Hindeŭropa familio > Balta grupo


Etnologie la baltoj estas grupo de popoloj, kiuj konsistas el la parolantoj de la balta lingvaro. La grupo nuntempe konsistas el litovoj kaj latvoj.

Latvoj

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Latvio (1,39 milionoj, 1992). en Rusio 47 mil. Totala kvanto: 1,54 milionoj (1992).
  • Lingvo: latva.
  • Kredantoj: precipe protestantoj, parto - katolikoj.
    • LIVONOJ
    • Etna grupo de latvoj (135 mil) en la regiono Livonio de Latvio kaj en la Rusia Federacio (64 homoj, 1992).
    • Lingvo: livona.
    • Kredantoj: kristanoj (protestantoj).

Litovoj

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Litovio (2,924 milionoj, 1992). en Rusio 70 mil, Latvio 34,6 mil; en Usono pli ol 300 mil. Totala kvanto: 3,45 milionoj (1992).
  • Lingvo: litova.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.webcitation.org/query?id=1256480841708625&url=www.geocities.com/Athens/Ithaca/6623/proto.htm greke http://www.lituanus.org/IndexLanguage.htm greke http://www.human-evol.cam.ac.uk/Members/Lahr/pubs/AHG-65-01.pdf greke http://dienekes.angeltowns.net/articles/ieorigins

Ŝablono:LigoLeginda