Bambi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bambi
longa movbilda filmo
Originala titolo Bambi
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 13-a de aŭgusto 1942
Daŭro 70 minutoj
Ĝenro Animacio
Buĝeto Pli ol 2 000 000 USD
Reĝisoro(j) David Dodd Hand
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Larry Morey (rakonta adapto)
Perce Pearce (rakonta direktado)
Gustaf Tenggren (ilustraĵoj)
Laŭ la verko de Felix Salten (romano Bambi, vivo en la arbaro)
Filmita en Usono
Muziko de Frank Churchill • Edward H. Plumb
Produktinta firmao Walt Disney Company
Distribuo RKO Radio Pictures
Honorigoj Genesis Award
IMDb
vdr

Bambi estas animacia filmo produktita de Walt Disney kaj publikigita en 1942. Ĝi estis bazita en la rakonto Bambi, vivo en la arbaro ("Bambi, ein Leben im Walde" laŭ la germana originalo), publikita en 1923 de la aŭstria verkisto Felix Salten. La produktado okazis dum la Dua Mondmilito kaj tio iamaniere influis la ideologion kaj nuancojn de la filmo.

Temas pri la vivo de kapreolo kaj liaj amikoj, la cervedoj, la kuniklo, la mefito ktp. Ĝi iĝis tre populara tutmonde.

Intrigo

Bambi estas la historio de malgranda kapreolo, rakontita el lia perspektivo, kiu portas la spektanton al liaj mondo kaj vivo. Kun liaj amikoj, ekzemple Frapulo la kuniklo, Floro la mefitino kaj lia estonta parulino Falena, ĝi spertas saĝajn lecionojn pri amo kaj vivo. Pri la danĝero, kiun reprezentas la homo, li lernas de la Princo de la Arbaro, kaj el propraj spertoj kiel la perdo de lia patrino.

Premioj

Ŝablono:Ĝermo-filmo