Barata Organizo pri Kosmo Esplorado
| Esperanta nomo | Barata Organizo pri Kosmo Esplorado (BOKE) |
| Oficialaj nomoj | anglalingve: Indian Space Research Organisation, ISRO hindlingve: भारतीय अंतरिक्ष अनुसंधान संगठन, इसरो |
| Fondiĝo | 15-a de aŭgusto 1969 |
| Tipo de la Organizo | Kosma agentejo |
| Prezidanto | D-ro. K. Radhakrishnan |
| Ĉefaj raketoj | PSLV GSLV GSLV Mark III |
| Ĉefa lanĉhaveno | Satish Dhawan Space Centre |
| Retejo | ISRO |
Barata Organizo pri Kosmo Esplorado (BOKE, anglalingve: Indian Space Research Organisation, ISRO; hindlingve: भारतीय अंतरिक्ष अनुसंधान संगठन, इसरो) estas barata, registara organizo pri esplorado de kosmo. La organizo estis fondita la 15-an de aŭgusto 1969. La ĉefa celo pro krei la organizon estis asisti la loĝantojn de la nacio socie kaj ekonomie.[1]
Enhavo |
Unua artefarita satelito [redakti]
La unua satelito kreita de BOKE estis lanĉita per soveta raketo en 1975.[1] La artefarita satelito nomiĝis Aryabhatta, laŭ la nomo de antikva barata matematikisto.
Unua raketo [redakti]
La unua satelito lanĉita per raketo desegnita de la organizo estis Rohini-1B. Raketo SLV-3 alportis la sateliton al tera orbito. Ekde tiam, BOKE desegnas kaj lanĉas pli teĥnologie kompleksajn satelitojn per pli fortaj raketoj.[1]
Luna esplorado [redakti]
BOKE lanĉis sian unuan kosman veturilon por la esplorado de la Luno la 22-an de oktobro 2008.[2] La veturilon oni nomis Chandrayan-1 (Luna Veturilo-1) kaj raketo PSLV C11 alportis ĝin al la Luno.
Referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Siddiqi, Asif. International Space Agencies. Alirita 2012-05-05.
- ↑ Chandrayan-1 - Mission Profile. Alirita 2012-05-05.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de BOKE (angla kaj hinda)